Malsukceso de usona trakto de epidemio devas esti atribuita al usona gvidantaro

Pluveta Publikigita: 2020-10-16 16:01:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastempe Gazeto de Nova Anglio pri Medicino senprecedence publikigis ĉefartikolon subskribitan de ĉiuj redaktoroj por kondamni agadon de usona gvidantaro en traktado de la pandemio. Ĉefredaktoro de la gazeto opinias, ke Usono faris la krizon grandan tragedion. Antaŭe la medicina gazeto neniam parolis pri politikaj aferoj kaj tio akiris grandan respondon.

Lastatempe Eric Rubin, ĉefredaktoro de la gazeto akceptis intervjuon de Tian Wei, raportisto de Ĉina Tutmonda Televida Reto (CGTN) kaj parolis pri tio.

Kiam raportisto Chen demandis, ĉu li maltrankviliĝis, ke la gazeto estis akuzita pro partieco, Rubin respondis, ke la artikolo ja estas diferenca de iliaj normalaj raportoj. Li aldonis, ke la gazeto volas prezenti sciencajn enhavojn kaj klinikajn provojn kaj tiel faris. Tamen li opinias, ke la ĉefartikolo ne devas esti rigardata kiel politika agado, ĉar tio estas pri publiksana afero.

Fakte multaj landoj prenis simplajn sed efikajn publiksanajn rimedojn por trakti la epidemion, tamen Usono faris nenion. ili atribuis la malvenkon al usona gvidkapablo sed ne scienco.

Li diris, ke Usono havas dupartian sistemon, tial usonanoj havas nur du elektojn dum elektado. Fakte ili ne certas, ĉu oponanto de la prezidanto povos bone agi, kaj ili nur scias, ke la nuna aŭtoritato, multaj gvidantoj kaj leĝdonantoj ne estas kvalifikitaj por tiu ĉi laboro.

Rubin diris, ke se Usono prenis efikajn rimedojn kontraŭ la epidemio, multaj homoj povas esti savitaj. La nuna tragedio devas esti atribuita al usona gvidantaro kaj ilia malbona agado, kaj usonanoj elspezis grandan koston de vivoj.

Dividu