Kial tuta mondo laŭdas spertojn de Ĉinio pri redukto de malriĉeco?

Yu Publikigita: 2020-10-17 14:35:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 17a de oktobro estas la ĉina Nacia Malriĉec-Mildiga Tago kaj ankaŭ la Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco. Donitaĵoj publikigitaj de la Monda Banko montris, ke laŭ la internacia normo pri malriĉeco, tio estas 1,9 usonaj dolaroj ĉiutage por ĉiu, Ĉinio liberigis pli ol 800 milionojn da homoj el malriĉeco en la pasintaj pli ol 40 jaroj de post la komenco de reformo kaj malfermo, kiuj okupis pli ol 70% de la tutmonda nombro de malriĉuloj liberigitaj en tiu periodo. De post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la lando senĉese intensigis siajn klopodojn por redukto de malriĉeco. Dum la periodo de 2012 ĝis la fino de 2019, la malriĉec-okaza ebleco estis reduktita de 10,2% ĝis 0,6%. Ĉinio komplete eliminos absolutan malriĉecon en la tuta lando ĉi-jare, atingante la malriĉec-redukan celon difinitan en la Tagordo de la UN pri Daŭripova Disvolviĝo 2030 pli frue je 10 jaroj ol la planita tempo. Tio estos granda kontribuo de Ĉinio al la tutmonda klopodo por redukto de malriĉeco.

La ĉina plej alta gvidanto diris dum sia parolado en la altnivela forumo pri redukto de malriĉeco kaj disvolviĝo en 2015, ke Ĉinio insistas en la maniero helpi malriĉulojn per evoluigo kaj prenas disvolviĝon kiel la esencan vojon por redukti malriĉecon. Lastatempe, ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo Vladimir Norov diris en sia artikolo, ke daŭre rapida ekonomia kresko estas la plej grava faktoro de la redukto de malriĉeco en Ĉinio. Li diris, ke per rapida ekonomia kresko, Ĉinio kreis grandan nombron da laborpostenoj kaj kreskigis la enspezon de siaj civitanoj, kaj tiel formiĝis enorma enlanda konsuma merkato kaj granda nombro da homoj estis liberigitaj el malriĉeco.

Ankaŭ ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres opiniis, ke la taktiko de preciza agado estas la sola vojo por helpi al la malriĉuloj atingi la ambician celon difinitan en la Tagordo de la UN pri Daŭripova Disvolviĝo 2030, kaj la spertoj de Ĉinio estas lernindaj por aliaj evoluantaj landoj.

Dividu