Ĉinio faris tion, kion ĝi diris, por justa distribuo de vakcinoj en la mondo

Ĝoja Publikigita: 2020-10-22 20:59:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastajn tagojn la mondaj amaskomunikiloj alte atentas la ĉinan aliĝon al la Monda Mekanismo pri Akiro de Vakcinoj (COVAX) kaj al ĝi la internacia komunumo donis vastan laŭdon. Kiel la lando, kies nivelo de esploro kaj ekspluato de vakcinoj troviĝas en unuaj vicoj de la mondo, Ĉinio jam havas 4 kandidatojn de vakcinoj kontraŭ la kronvirusa malsano en klinikaj provoj de la tria fazo kaj posedas la kapablon de sufiĉa produktado kaj memprovizado. Do kial Ĉinio decidis aliĝi al la mekanismo, kiun la Monda Organizo pri Sano kaj la Globa Alianco pri Vakcinoj kaj Inuneco lanĉis kune ? Kiel multfoje substrekis la ĉina registaro, la aliĝo celas akceli justan distribuon de vakcinoj en la tuta mondo, garantii, ke evoluantaj landoj ricevu vakcinojn, kaj instigi pli da kapablaj landoj aliĝi al la mekanismo kaj subteni ĝin. En la ŝlosila tempo de la mondo kontraŭ la kronvirusa epidemio praktike Ĉinio montras, ke ĝi faris tion, kion ĝi diris, por fari vakcinojn publika bono de la mondo kaj malaltigi iliajn kostojn.

Laŭ konigo antaŭ la fino de 2021 la mekanismo donos almenaŭ 2 milionojn da efikaj kronvirusaj vakcinoj al la mondo por protekti alte afektiĝemajn homojn, kuracistojn kaj flegistojn de diversaj landoj, kaj garantii, ke ĉiuj partoprenantaj landoj egale ricevu tiujn vakcinojn sen distingo de enspeza nivelo.

Tial kontinua kaj stabila provizado de sekuraj vakcinoj estas la kondiĉo de plenumado de COVAX. Tamen aperis seriozaj malfavoraj reakcioj de vakcinoj esploritaj kaj ekspluatiaj de la kompanioj Astra Zaneca kaj Johnson& Johnson, eĉ haltis provo. Tio donis ombron al plenumado de la mekanismo. Tiam la ĉina aliĝo sendube fortigis fidon de la mondo pri glata plenumado de la mekanismo.

La fido unue fontas en riĉigo de la monda “ujo de kontraŭepidemiaj teknikaj iloj” pro la ĉina aliĝo. Laŭ ĉina oficiala konigo, nun en Ĉinio jam 13 kandidatoj de kronvirusaj vakcinoj eniris en la klinikajn provojn, inter kiuj 4 eniris en la klinikajn provojn de la tria fazo, ankaŭ la provoj ĝenerale progresas glate. Ĝis nun en Ĉinio preskaŭ 60 mil homoj ricevis vakcinojn, estas neniu raporto pri malfavora reakcio, kaj neniu raporto pri infektiĝo de homoj, kiuj laboras en lokoj de altaj riskoj.

Antaŭ nelonge la internacia fama medicina periodaĵo The Lancet publikigis raporton pri klinikaj provoj de ĉina senaktivigita vakcino montrante, ke tiu ĉi kandidato de vakcino estas sekura kaj povas kaŭzi antikorpon.

Samtempe la ĉina aliĝo utilas al justa distribuado de vakcinoj en la tuta mondo. Tamen tio estas indignita, ke post la eksplodo de la kronvirusa epidemio la monda unika potenco ne nur sin retiris el la Monda Organizo pri Sano sed ankaŭ rifuzis aliĝon al la mekanismo, ke ĝi ne partoprenas en aktivadoj de la organizo. Serio da usonaj solflankaj agaĉoj serioze damaĝis tutmondan kunlaboron kontraŭ la epidemio, tial ili unuflankaj forte kondamnitaj de la internacia komunumo.

Kiel respondeca lando Ĉinio en multaj internaciaj okazoj promesis, ke ĝi klopodos por ke la vakcino estu publika bono de la mondo, kaj ĝi zorgos pri la ĝeneraleco kaj kosto de vakcinoj en amaso da evoluantaj landoj. Kaj la oficiala aliĝo de Ĉinio ĝuste estas ĝia plenumo de la promeso kaj celas akceli konstruadon de la komunumo de sano por la homaro. Cetere en donaco, senpaga helpo kaj aliaj manieroj Ĉinio la unua donos vakcinojn al evoluantaj landoj. Tion la internacia komunumo vaste konfirmis.

Ursula von der Leyen, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, publikigis artikolon bonvenigi la aliĝon de Ĉinio. Ŝi diris, ke plurflankismo estas la ŝlosilo por atingi tutmondajn celojn kaj garantii, ke ĉiuj lokoj kaj ĉiuj homoj en bezono ricevu vakcinojn.

Nun jam pli ol 40 milonoj da homoj estis infektitaj per la nova kronviruso. La garantio de kontinua kaj sekura provizado kaj justa distribuado de vakcinoj estas tre grava por frue venki la kronvirusan epidemion en la mondo. La ĉina aliĝo ne nur altigis praktikeblecon kaj fidindecon de la mekanismo, ankaŭ instigis aliajn landojn, kiuj hezitis pri la aliĝo. Ĝis nun jam 184 landoj kaj regionoj aliĝis al la mekanismo , tial amasiĝis fortaj povoj de monda kunlaboro kontraŭ la epidemio.

Dividu