Usonaj politikistoj ludantaj fajron ĉe la Tajvana Markolo ne havu fidon al hazardo

Xiong Publikigita: 2020-10-29 14:14:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post kiam en la pasinta semajno la usona registaro aprobis la planon vendi tri specojn de armilaj sistemoj al Tajvano, lastatempe ĝi ankoraŭfoje sankciis vendi al Tajvano cent kompletojn da marbordaj defensivaj sistemoj (Harpoon), valorantajn al ĉirkaŭ 2,4 miliardoj da usonaj dolaroj. Evidente, Usono intencas en la elektojaro kaŭzi streĉecon inter la du bordoj kaj per tio retenas la disvolviĝon de Ĉinio, sed ili kalkulas erare! Lastatempe Ĉinio plenumis respondajn agojn kaj alprenos pluajn rimedojn necesajn laŭ situacioj, firmvole malsukcesigante la intencon de Usono.

Estas konate, ke la principo de unu Ĉinio estas la politika bazo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. La problemo de Tajvano koncernas kernajn interesojn de Ĉinio kaj ankaŭ estas la plej grava, plej tikla problemo en la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Sed iuj usonaj politikistoj de Vaŝingtono foj-refoje tuŝis “tiun ruĝan linion”. Ili instigas la aŭtoritatojn de la Demokrata Progresema Partio kaj la secesiajn fortojn de Tajvano, kaj per tio akrigas la situacion de la Tajvana Markolo.

Sendube, ili bone komprenas la altan sentemecon de la problemo de Tajvano. Kial ili foje kaj refoje ludas fajron kune kun la secesiaj fortoj de Tajvano ĉe la markolaj dubordoj? Ĉar ili volas krei grandajn ĝenojn al Ĉinio. Sed ili kalkulas erare, Ĉinio neniel povos lasi tion realiĝi!

La ĉina popolo amas pacon, sed neniel akceptas ian ajn damaĝon, kiu atencus la suverenecon kaj sekurecon de la ĉina ŝtato. Antaŭnelonge Ĉinio deklaris doni sankciojn al usonaj entreprenoj, kiel Lockheed Martin, Boeing Defense kaj Thor, kaj al tiuj usonaj personoj kaj establoj, kiuj faris malbonajn influojn en la vendo de armiloj al Tajvano. Se Usono daŭrigos sian danĝeran agon kaj pluigos la eksciton al la situacio de la markolo, Ĉinio nepre reagos. Pri tio usonaj politikistoj ne havu fidon al iluzio kaj hazardo!

Dividu