Por komuna disvolvado etkomercaĵoj prezentas grandan respondecon

Xiong Linping Publikigita: 2020-11-09 17:56:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Angolaj biero kaj kafo, irana metiarta tapiŝo, libana olivosapo... sin trovas en la 3-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Tie mirindas ne nur "nigra teknologio", sed ankaŭ specialaj manĝaĵoj kaj metiartaĵoj el diversaj lokoj de la mondo kaj eĉ el evoluantaj kaj subevoluintaj landoj. "Mi esperas trovi grandan klienton en ĈIIE," diris al "Akraj Komentoj" afgana komercisto Suyab, kiu komercas per safrano.

Por tiuj homoj, kiel Suyab, "ĈIIE estas brila pordo kondukanta al la ĉina merkato". Ekzemple, kiam la paprika saŭco veninta el Ruando aperis en la 1-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, ĝi per elektronika komerca platformo baldaŭ eniris en la ĉinan merkaton kaj fariĝis retefama manĝaĵo.

Tiaj aferoj multas. En la pasintaj du ĈIIE la Unuiĝintaj Nacioj kaj la internacia komerca centro de la Monda Komerca Organizaĵo organizis ĉirkaŭ 100 mezajn kaj malgrandajn entreprenojn el pli ol 20 malplej subevoluintaj landoj prezenti siajn produktaĵojn.

Same kiel antaŭe, ĉijare Ĉinio donis sufiĉan entuziasmon kaj oportunecon al malplej subevoluintaj landoj. Tiuj landoj ricevis senpagan norman budon, senpagan transporto de varoj, kaj tiel plu. Ĉifoje estas sume 30 malplej subevoluintaj landoj, kiuj partoprenis en ĈIIE, kaj la ekspozicia areo superis 4 000 kvadratajn metrojn.

"Ĉinio havas tiom da provincoj, tiom da homoj. Nur se mia teo estas bonkvalita, ĝi certe havos merkaton," diris iu birma tekomercisto kun plena promeso. Fakte, Ĉinio ne nur liveras tutmonde grandan merkaton, en kiu kuŝas plej forta potencialeco, sed ankaŭ entenas disvolvan ŝancon.

Evidente, Ĉinio faras sian plejeblecon por plibonigi la staton de la tutmonda disvolvado, kiu nun restas en danĝero de malekvilibro. Ĉinio volas ke en nia planedo ne estu "forgesita angulo".

En Ĉinio estas fama proverbo: "Sola pompado de unu floro ne estas printempo". En la tri ĈIIE Ĉinio donas sian helpon al malplej subevoluintaj landoj, ĉar Ĉinio estas granda lando, kiu havas respondecon.



Dividu