Pli ol cent landoj en vico kritikis Usonon

Ĝoja Publikigita: 2020-11-11 21:00:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En 210-minuta konferenco pli ol 110 landoj, inkluzive de aliancanoj de Usono, en vico demandis Usonon pri notoj rilataj al homaj rajtoj kaj faris kritikojn kaj proponojn. Jen la sceno lastatempe okazinta dum ekzameno kaj diskuto de Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj al usonaj notoj pri homaj rajtoj. Ankaŭ en tiu tago la totala kvanto de usonaj konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano superis 10 milionojn kaj la nombro de mortintoj pro la malsano alproksimiĝis al 240 mil.

Usonaj politikistoj ĉiam kritikas alilandajn statojn de homaj rajtoj, do kiel ili klarigas tion, ke kiel la lando posedanta la monde plej potencajn ekonomion kaj scienc-teknikan kapablon kaj la plej abundajn kuracajn resursojn Usono okupas la unuan lokon de la mondo pri la nombro de konfirmitaj kazoj kaj la nombro de mortintoj? Kial la plej bazaj homaj rajtoj, nome rajto pri vivo kaj rajto pri disvolvo, estas tiel serioze tretitaj en Usono?

La ununura klarigo estas, ke tio estas la neevitebla rezulto ĉar usonaj politikistoj metas elektan politikon kaj kapitalajn interesojn super la vivo de popolanoj. Ili ignoras antaŭan averton de scienculoj kaj prokrastis trakton de la epidemio; ili foje kaj refoje politikigis la epidemion kaj ofte "ĵetis sian respondecon sur aliajn" kaj serĉis "propekajn kaprojn"; ili rifuzis proponojn de fakuloj kaj foje kaj refoje malstreĉis preventajn rimedojn por ekonomiaj interesoj…kaj ili nenion faris kaj pri nenio respondecis, kio estas priskribita de Washington Post "masakro sankciita de la ŝtato."

Kaj maljunuloj kaj etnanoj fariĝis la plej gravaj suferintoj de la katastrofo en la homa mondo.

Samtempe la testo inter vivo kaj morto en la epidemio pluapaŝe grandigis distancon inter rasoj en Usono. Laŭ la plej freŝa statistiko de usona centro pri regado kaj preventado de malsanoj, inter la popolamasoj aĝaj de 30 ĝis 39 jaroj la mortokvanto de civitanoj de latiamerika deveno estas 38,4% kaj la mortokvanto de civitanoj de afrika deveno 27,9%, ili estas multe pli altaj ol blankuloj, kies mortokvanto estis nur 20.2%.

"Morto povas esti evitita", kio elstare montras ne nur strukturan rasan diskriminacion de Usono, sed ankaŭ malavantaĝojn de la usona politika sistemo.

Kun multaj homrajtaj problemoj usonaj politikistoj ankoraŭ etendis siajn nigrajn manojn al la tuta mondo kaj foje kaj refoje kaŭzis kastastrofojn de homaj rajtoj.

Tamen la tuta mondo jam klare scias, ke ili ne "atentas kaj defendas homajn rajtojn", sed "atencas kaj tretas" homajn rajtojn! Alfrontane forpason de tiom da senkulpaj vivoj kaj la kolektivan akuzon de la mondo, ĉu tiuj usonaj politikistoj ankoraŭ ne sin ekzamenos?

Dividu