Analizo de “altnivela sistema malfermado” de Pudong

Publikigita: 2020-11-13 11:25:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde vespere, ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon en la celebra kunveno por la 30a datreveno de malfermo de Pudong, dirante, ke Pudong devas klopode fariĝi avangardo de pli altnivela reformado kaj malfermo kaj pli bone montri al la mondo ĉinan ideon, ĉinan spiriton kaj ĉinan vojon.

En la pasintaj 30 jaroj, Pudong mirigas la mondon per sia disvolviĝo, ke ĝi altiris fremdan investon de 102,95 miliardoj da usonaj dolaroj, kolektis 36 200 fremdajn entreprenojn kaj 350 regionajn ĉefsidejojn de translandaj kompanioj. 346 entreprenoj el la listo de la 500 plej potencaj entreprenoj de la mondo havas investprojektojn en Pudong. Prezidanto Xi diris, ke la granda sukceso de la malfermado de Pudong en la pasintaj 30 jaroj donis plej vivan realan ateston pri supereco de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj kaj donis plej vivoveran praktikan portreton de reformado, malfermo kaj la socialisma moderniga konstruado.

Laŭ la plano de disvolvado de Ĉinio, de nuntempo ĝis la mezo de ĉi-jarcento, estas la 30 jaroj, ke Ĉinio plenumos konstruadon de potenca lando kun modernigo kaj socialismo. Fronte al la grandŝanĝiĝo de la monda situacio kaj la rapidigo de konstruado de nova disvolva strukturo de Ĉinio, “altnivela sistema malfermado” fariĝas la ŝlosilaj vortoj.

Internacia komunumo donis atenton al la parolado de Xi, ke la Lin’gang-Sekcio de Ŝanhaja Liberkomerca Eksperimenta Zono devas kompari sin kun la plej alta normo kaj la plej alta nivelo, kaj fari pli grandan premorezistan ekzamenon. La “plej alta normo”, “la plej alta nivelo” kaj “pli granda premorezistan ekzameno” en la parolado donis la disvolvan celon de la Lin’gang-Sekcio starigita antaŭ unu jaro.

Kiel analizistoj montris, la signifo de la estonto de Pudong ne tute estas pri la rapideco de la disvolviĝo, sed pri plena prezentiĝo de la potenca vigleco de la ĉina karakteriza socialismo al la mondo. En la venontaj 30 jaroj, la mondo vidos pli da vigleco en Pudong kaj Ĉinio entute, kaj dividos pli da disvolvaj ŝancoj de ĝi.

Dividu