Kian informon ellasas la vizito de Xi Jinping al du “fenestroj” en unu monato?

Xiong Linping Publikigita: 2020-11-13 21:19:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ene de unu monato la ĉina plej alta gvidanto Xi Jinping sinsekve iris al Shenzhen de la provinco Guangdong kaj al Pudong de Ŝanhajo por ĉeesti celebran kunvenon kaj faris gravan aranĝon por ilia disvolva planado, kaj tio ellasas rimarkeblan signalon de plua reformo, malfermo kaj novokreo. Tra tiuj ĉi du "fenestroj" de la ĉina reformo kaj malfermo la mondo vidas ne nur la firmvolon de Ĉinio antaŭenigi la reformon kaj malfermon sur pli alta ekirpunkto, pli alta tavolo, pli alta celo, sed ankaŭ la vivplenan forton de la "ĉina vojo".

De 40 jaroj Shenzhen kuraĝas marŝi ĉiam antaŭen, kaj rezulte de tio ĝi transformiĝis de "malgranda fiŝvilaĝo" en internacian kreeman metropolon; de 30 jaroj Pudong kuraĝas fari provadon kaj fariĝis moderna novaspekta urbo. La giganta ŝanĝiĝo de la du lokoj lasas la mondon klare rekoni la reformon kaj malfermon de Ĉinio, kiuj estas gravaj sekretoj decidi pri la sorto de la nuna Ĉinio. Unu el tiuj ĉi du lokoj estas speciala regiono, kaj alia nova regiono, sed ili ambaŭ havas komunan mision, tio estas, ke ili ĉiuj estas pioniraro kaj avangardo de la reformo kaj malfermo de Ĉinio, kaj ke ili ludos gvidan rolon en la estonta disvolvado de Ĉinio.

Laŭ proponoj de la "dekkvara kvinjara" plano lastatempe publikigita, "reformo, malfermo kaj novokreo" estas tri gravaj rimedoj por komplekte konstrui Ĉinion en socialisman modernan landon. Tiuj ĉi tri punktoj ne nur estas sekreto de tio, ke Shenzhen kaj Pudong kreis disvolvan miraklon, sed ankaŭ grava principo de tio, ke ili ludas rolon de avangardo en la moderniga konstruado de Ĉinio.

"Ke ĉiuj kune evoluas, tio estas ja vero." En la disvolva aranĝo de Ĉinio Shenzhen kaj Pudong havas kapablon plifortigi distribuadon de la tutmondaj resursoj kaj havas kondiĉojn fariĝi bona platformo, sur kiu la internacia socio nature povas ekspluati la "ĉinan bonŝancon". Xi Jinping postulis, ke Shenzhen kaj Pudong ĉiam solvu problemojn, kiuj aperos en la reformo kaj malfermo, kaj ke ili helpu Ĉinion disvolviĝi en pli alta kvalito. Kaj cetere, tio ĉi ĉio ankaŭ vigligas la ekonomion de la mondo. "Komuna malfermo, komuna evoluigo", tio estas sincero kaj devo de Ĉinio akceli la malfermon de la monda ekonomio kaj formi la sortkomunumon de la homaro.

Dividu