Malantaŭ brazila evento pri “ĉina vakcino” tute senfunda estas profunda akvo…

ĜojaMalantaŭ brazila evento pri “ĉina vakcino” tute senfunda estas profunda akvo… Publikigita: 2020-11-14 16:52:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post takso de donitaĵoj Anvisa lastatempe oficiale repermesis klinikan provon pri kronvirusa vakcino, kunlabore ekspluatita de ĉina bioteknika kompanio SINOVAC kaj brazila Instituto Butantan. Ĝis tiam estas klara la rezulto de la tute senfunda evento rilata al ĉina vakcino. Tamen la evento nepre estas pripensinda kaj avertis homojn, ĉar ĝi tiel rapide inversiĝis kaj havas tiel multajn dubojn kiam multaj landoj fortigas ekspluaton kaj esploron de vakcino.

La 9-an de novembro Anvisa neatendite deklaris haltigi provon pri kronvirusa vakcino de la ĉina kompanio SINOVAC en Brazilo, ĉar dum la provo aperis morto de unu volontulo. Tuj brazilaj politikistoj publike ligis la eventon kaj ĉinan vakcinon antaŭ apero de enketa rezulto. Sed rapide la loka polico determinis, ke la volontulo sin mortigis. Ankaŭ la Instituto Butantan publike diris, ke estas senproblema la sekureco de vakcino de SINOVAC kaj la morto ne rilatas al la vakcino. Tiel drame inversiĝis la evento.

Tamen tiu ĉi evento ne estas miskompreno. Kiel montris iuj brazilaj amaskomunikiloj malantaŭ la evento estas politika elemento.

Unue la procezo plenas de duboj. Anvisa diris, ke mortis la volontulo la 29-an de oktobro, sed pro atako de interreto Anvisa ricevis oficialan mesaĝon el la Instituto Butantan la 9-an de novembro. Tamen tion neis direktoro de Butantan s-ro Dimas Covas, kiu indikis: "Donitaĵoj estas travideblaj…kaj la 6-an de novembro Anvisa jam ricevis rilatan dokumenton." Konsiderante tion, ke iuj brazilaj politikistoj titolis la haltigon de la provo de vakcino "venko" kontraŭ politikaj malamikoj, oni povas vidi, ke sciencaj problemoj estas serioze politikigitaj.

Due la tempo de la evento estas suspektinda. Ĵus post kiam usona kompanio Pfizer deklaris, ke efiko de ĝia vakcino estas 90%, aperis tuj la novaĵo, ke "okazis malbona evento" pri ĉina vakcino kaj Anvisa ordonis haltigi la provon. Ĉu tio estas hazarda?

Trie post apero de la evento iuj okcidentaj amaskomunikiloj silente interkonsente kaj kolektive atakis la sekurecon de ĉina vakcino, kiun celon ili havas? Kiel demandis ĉina diplomato sur sociaj amaskomunikiloj: "Iuj urĝe deklaris, ke vakcino de SINOVAC estas ne sekureca, ĉu ili havas nekonfeseblan celon?"

Viruso ne havas politikan starpunkton. Nun la viruso ankoraŭ plivastiĝas en la tuta mondo kaj diverslandaj popolanoj atendas funkciadon de vakcino. Kiel la lando, kies ekspluato kaj esploro de vakcino okupas la unuan vicon de la mondo, Ĉinio jam en multaj landoj disvolvas la triafazan kinikan provon de 4 vakcinoj kontraŭ kronvirusa malsano, unuapaŝe montriĝis bona sekureco, ankaŭ la internacia komunumo alte taksis tion. Septembre La Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj urĝe sankciis uzadon de ĉina vakcino. The Wall Street Journal lastatempe komentis, ke ĉina vakcino havas proprajn apartajn avantaĝojn kaj probable favoros al centmilionoj da homoj de la tuta mondo.

Hodiaŭ necesas respekto al scienco, unuiĝo kaj kunlaboro. Oni absolute ne permesas, ke "vakcina politiko" estu obstaklo kontraŭ venko al la kronvirusa epidemio.

Dividu