Estas tempo por vekiĝo de aroganta usona ŝtatsekretario el sonĝo

Lucia Publikigita: 2020-11-16 22:38:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe usona ŝtatsekretario Mike Pompeo komencis vizitojn al sep landoj de Eŭropo kaj Mez-Oriento. Kiel la plej nekompetenta usona ŝtatsekretario, li faris la lastan lukton per sia pozicio kiel ĉefdiplomato. Sed ŝajnas, ke li ne estas tiel bonvenigita kiel atendite.

Li prenis Francion kiel la unuan stacion de sia vojaĝo. Laŭ raporto de francaj amaskomunikiloj, franca prezidento Emmanuel Macron publike diris, ke liaj renkontiĝoj kun Pompeo estos tute travideblaj por Joe Biden.

Turkio estas la dua stacio de la vojaĝo de Pompeo. Sed turka prezidento ne planis intervidiĝon kun li.

Krome, Pompeo ankaŭ planis viziti judan setlejon sur la palestina teritorio okupata de Israelo. Sed fakte la setlejo estas rigardata kiel kontraŭleĝa regiono fare de preskaŭ ĉiuj landoj. Palestina ĉefministro esprimis fortan kondamnon pri tio.

Nuntempe sinjoro Pompeo ne plu estas bonvenigita de la tuta mondo, sed kial li ankoraŭ komencis vizitojn al la sep landoj antaŭ finiĝo de sia oficperiodo? Multaj analizistoj opinias, ke li sin preparas por la ĝenerala elekto en 2024.

Sed ni volas demandi, ĉu la agado vere helpos lin plibonigi reputacion kaj gajni politikan kapitalon? Ni kredas, ke la respondo estas “ne”!

Laŭ raportoj en la tuta mondo, inkluzive de usonaj amaskomunikiloj, liaj agadoj kaj paroladoj estas frenezaj. Ni volas diri al sinjoro Pompeo, ke estas tempo por lia vekiĝo el sonĝo!

Dividu