Homfarita faktoro ĵetis Usonon en pli grandan danĝeron

Henggang Publikigita: 2020-11-20 18:44:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Nun Usono estas kvazaŭ la granda ŝipo veturanta en la ŝtormo, sed nia kapitano decidis ludi golfon,” diris Lawrence Gostin, usona fakulo pri sano en la universitato Georgetown, kiam li esprimis sian doloron pro la neglekto de la Banka Domo en regado kaj prevento de la pandemio. Li avertis, ke Usono frontos la plej danĝeran momenton de la pandemio en la venontaj tri montatoj.

Estas malfacile imagi, kia estos la plej danĝera momento. Ĉar nun la pandemio en Usono estas ĉe la rando ekster la regado. En la pasinta semajno, la nombro de novaj konfirmitaj kazoj en Usono superis 160 000 ĉiutage, kreskante je 77% kompare kun tiu antaŭ la du semajnoj. Ĝis la 18a de novembro, la totala nombro de mortoj pro la pandemio en Usono superis 250 000. Tio esis priskribita de usona mediato CNN kiel alia terura mejloŝtono.

Estas tre aflikte, ke ĝis la pasinta semajno preskaŭ 1 040 miloj da infanoj kaj maljunuloj en Usono ricevis pozitivajn rezultojn en la virusa ekzameno. Sally Goza, prezidanto de la Usona Akademio pri Pediatrio, deklaris, “Ekde regado super morbilo kaj poliomjelito, ni neniam vidis iun viruson disvastiĝi tiel grankskale en la komunumoj. Helpsekretario pri Sano Brett Giruval konfesis, ke Usono estas sub tre danĝera situacio.

Tamen la avertoj ankoraŭ ne aktivigis movojn de usonaj aŭtoritatoj, kvazaŭ en iliaj okuloj estas nur politikaj disputoj. Lastatempe usona gvidanto refoje priskirbis en socia mediato la kroviruson kiel ĉinan epidemion kaj intencis eviti la respondecon plu. La sinteno sen konsidero pri publiksana risko kaj zorgo pri la vivsekureco de la popolo plu grandigos la katastrofon.

Ĉinio estas lando, kiu plej frue raporti la epidemion, tamen tio ne signifas, ke la origino de la viruso estas ĝuste ĉi tie. La origino de viruso estas scienca demando. Ĝia konkludo devas esti pruvita kaj konfirmita sub rigora ekzamendo de sciencistoj kaj medicistoj. Neniu rajtas politikigi ĝin kaj etiketi aliajn per viruso. Nun pli multaj mesaĝoj kaj enketoj montris, ke en multaj lokoj tra la mondo troviĝas postsignoj de la viruso, kaj multaj kazoj aperis pli frue ol tiuj en Ĉinio.

Dividu