Grimpi sur altan lokon por ĝui foran pejzaĝon

Xiong Linping Publikigita: 2020-11-23 21:55:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ene de tri semajnoj okazis tri influaj diplomatiaj aktivecoj, 23 gravaj proponoj, konsiloj kaj rimedoj... en tiu ĉi ŝlosila momento, kiam aperis la jarcenta epidemio kaj la situacia ŝanĝiĝo nevidita dum cent jaroj, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping refoje kontribuis "ĉinan projekton", kiu liveras novan pensmanieron liberigi la mondon el la krizo kaj indikas direkton por la mondo post la epidemio.

De la 17-a ĝis la 22-a de novembro Xi Jinping vice ĉeestis la 12-an kunvenon de gvidantoj de la BRICS-landoj, la 27-an neoficialan kunvenon de gvidantoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj, kaj la 15-an pintkunvenon de G20-gvidantoj, kaj faris seriajn paroladojn. Tiuj proponoj kaj konsiloj, kiuj estis prezentitaj en la kunvenoj, rivelas la devon kaj respondecon de ĉina gvidanto pri la estonteco de la homaro, kaj nature ricevas vastajn laŭdojn de la internacia komunumo.

La nebulo estas malfermita, kaj grimpi sur altan lokon por ĝui foran pejzaĝon. Paco kaj evoluigo estas epoka temo, kiu neŝanĝeblas; la monda multpolusiĝo kaj la ekonomia tutmondiĝo estas epoka fluo, kiu neturneblas. Ĉiuj landoj pli klare vidos: “Ni ĉiuj restas en sama ŝipo.”

La seriaj proponoj elmontritaj de prezidanto Xi en la tri gravaj kunvenoj estas kiel stabiligilo, kiu donas al la mondo fidon kaj al la popoloj esperon. Ili do estas nekutima gvidilo por la mastrumado de la mondo en la estonteco.

Ĉinio, kiu baldaŭ eniros novan evoluetapon, kiu firme fidelas al plurflankismo, kiu persistas en kunlaboro kaj kungajno, daŭre helpas al la monda mastrumadon kaj senŝancele marŝas rekte al la celo: konstrui la homaran sortkomunumon.

Dividu