Ĉinio kaj Eŭropo kune marŝas por prospero de verda industrio

Selena Publikigita: 2020-11-24 18:52:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 22an de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping diris en flanka kunveno de pintkunveno de gvidantoj de la Grupo 20 en Riado, ke la terglobo estas nia komuna hejmloko, kaj ni devas, per la koncepto de komunumo kun komuna zorgo de la homaro, kunigi la manojn por trakti defiojn de klimata ŝanĝiĝo kaj protekti la bluan stelon. Antaŭ tio, ĉinaj gvidantoj promesis en pluraj internaciaj okazaĵoj, ke Ĉinio altigos sian kontribuon al redukto de ellaso de karbona dioksido kaj realigos karbonan neŭtralecon antaŭ 2060.

Klimata ŝanĝiĝo estas unu el la plej severaj defioj de la homaro. En la komenco de novembro, Usono, ĉefa ellasanto de forceja gaso, oficiale retiriĝis el Pariza Interkonsento, kaj ĝi, unu el la 197 subskribintaj landoj, fariĝis ununura lando retiriĝinta el la interkonsento. Pri tio, usona retejo Ekstera Politiko raportis, ke en la plej grava afero alfrontata de la homaro, Usono ne plu okupas decidan pozicion, ĉar ĉefaj landoj de la mondo ne plu atendas Usonon.

Fakte Ĉinio kaj Eŭropo havas similan vidpunkton pri graveco de trakto de klimata ŝanĝiĝo kaj havas striktan kunlaboron. En la 90aj jaroj de la pasinta jarcento, la EU helpis al Ĉinio fari trejnadon pri ŝparo de energio, kio antaŭenigis disvolviĝon de la ĉina regenera energio. En septembro ĉi-jare, gvidantoj de ambaŭ flankoj decidis komenci altnivelan dialogon pri medio kaj klimato kaj pri cifereca kampo inter Ĉinio kaj la EU por starigi verdan partnerecon kaj tiun de cifereca kunlaboro.

Nun Ĉinio estas en stadio de altnivela disvolvado, protekto de ekologia medio estas metita en prioritaton, kaj la konscio pri ekologia civilizacio fariĝis komuna kono de ĉiuj ĉinoj. En la pasintaj jaroj, regado de poluo en Ĉinio akiris evidentan efikon.

Laŭ konigo, Eŭropa Parlamento kaj membrolandoj de la EU atingis unuecon pri plano rilate al reprosperiĝo de “la EU de la nova generacio”. En la plano kun valoro je 1,8 duilionoj da eŭroj, 37% de kapitalo estos asignata al kampoj koncernaj al verda transformiĝo. En Ĉinio, laŭ prognozo la produktvaloro de la verda ekonomio atingos 12 duilionojn en 2025. Estas kredeble, ke, ne nur en Eŭropo sed ankaŭ en Ĉinio, ekonomia disvolviĝo en la estonteco dependos de kreskado de la verda ekonomio. Nun la du flankoj konsiliĝas pri Strategia Plano pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU 2025, kiu estas interligo inter la ĉina 14a Kvinjara Plano kaj Verda Nova Politiko de la EU. Kaj tio estas historia ŝanco por antaŭenpuŝi verdan partnerecon de la du flankoj en la postepidemia periodo.

Dividu