En variema situacio Ĉinio ŝarĝita de respondeco estas vaste laŭdata

Xiong Linping Publikigita: 2020-11-25 19:38:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Mi aprobas la konvinkon, pri kiu la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping delonge persistas, tio estas, plivastigi la interesajn kunfluejojn inter landoj kaj surbaze de tio starigi la komunumon en la variema situacio de la mondaj politiko kaj ekonomio." Tio estas la klarigo donita de la eksa brita ĉefministro James Gordon Brown.

Lastatempe la internacia kunveno 2020 "Leg-Komprenu Ĉinion" fermiĝis en Kantono. En tiu ĉi kunveno kun la temo "Granda variema situacio, granda elprovo, granda kunlaboro - la nova marŝado de modernigo en Ĉinio kaj la sortkomunumo de la homaro" Brown aprobis la kontribuon de Ĉinio al la internacia kunlaboro. Li opiniis, ke en tia okazo, kiam la epidemio kaj la ekonomia regreso alpremiĝas kune, iuj landoj "fanatike defendas nur siajn interesojn", kio estas malinda.

En la lastaj jaroj iuj usonaj politikistaĉoj freneze praktikas unuflankismon kaj komercan hegemonion, malbonintence kalumnias la civilizacian formon kaj kulturajn frutojn de aliaj landoj, tiel ke la krizo de la monda ekonomio kaj la necerteco de la disvolvado rimarkinde leviĝas, kaj tiel ke la tutmonda mastrumsistemo dronas en danĝero.

En sia parolado en tiu ĉi videa kunveno la eksa indonezia prezidanto Megawati Soekarno putri diris, ke komence de la epidemio, kiam iuj landoj okupiĝas pri siaj aferoj, Ĉinio jam dediĉis sin al helpado al ĉiuj landoj, interalie al Indonezio. Ŝajnas al ŝi, ke dum la epidemio Ĉinio fidele staras ĉe ĉiuj aliaj landoj kaj firme praktikas la koncepton pri la homara sortkomunumo.

Ju pli fronti al malfaciloj kaj defioj, des pli persisti pri malfermo kaj kunlaboro. Tio estas evoluleĝo kaj historia sperto. La internacia komunumo neniel devus droni en sensenca katastrofo kaŭzita de forlaso de reguloj. Ĝuste kiel multlandaj politikistoj rimarkis,ke, kiam la homaro iras tiun ĉi nekutiman vojkruciĝon, la koordinato de Ĉinio ema al malfermo kaj kunlaboro, sendube montras la komunan vojon, kiu kondukas al plurflankismo, progreso kaj prospero.

Dividu