Ĉu subaŭskultita Eŭropo vere povus repaciĝi kun Usono

Xiong Linping Publikigita: 2020-11-26 19:47:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la Usona Ĝenerala Administracio por Servoj deklaris, ke Joseph Robinette Biden, la prezidenta kandidato de la Demokrata Partio gajnis la elektadon. En la sama tago Biden faris telefonan interparolon kun gvidantoj de Eŭropa Unio kaj NATO, substrekante profundigi kaj revigli la transpacifikan rilatecon. Tio estas rigardata kiel penado, kiun Usono faras por rebonigi la rilatojn kun Eŭropo. Iuj amaskomunikiloj pretendis, ke Usono kaj Eŭropo havas esperon reveni al "mielmonato".

Ĉu la stato vere iras tiel? Tamen el la bolanda skandalo, ke Usono faris monitoradon al Danlando, la ektera mondo vidas ion. Laŭ danlandaj amaskomunikiloj, ekde 2015 ĝis 2016, kiam Danlando konsideris aĉeti novtipajn militaviadilojn, la Usona Nacia Servo pri Sekureco, profitante de siaj rilatoj de informa kunlaboro kun Danlando, faris monitoradon al ties ministerioj de financo, eksterlandaj aferoj kaj aliaj sekcioj, kaj eĉ de militaj entreprenoj. Kaj cetere, usona informa servo sekrete kolektis informojn de du eŭropaj militentreprenoj, kiuj partoprenis en adjudiko, kaj fine la usona kompanio Lockheed Martin gajnis la fabrikon de militaviadilo F-35.

Do Usono pikis al sia aliancano per bajoneto deborse. Ne nur tiel. Laŭinforme, Usono kaŝaŭskultis informojn, krom de Danlando, ankaŭ de Svedio, Germanio, Francio, Norvegio, Nederlando kaj aliaj landoj. Ne mirinde, ke Tom Fowdy, brita analizisto pri internaciaj rilatoj, artikolis, ke "la vera minaco al Eŭropo venas de Vaŝingtono."

Oni sciu: ke Usono starigis informan reton tra la mondo, al tio ne mankis granda helpado de okcidentaj aliancanoj. Ekzemple, "Alianco Kvin Okuloj" ja multe ricevis fortan subtenadon de Britio, Kanado, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Sen en tiuj jaroj Vaŝingtono ne malofte faris tian aferon: dedorse piki al siaj aliancanoj per bajoneto.

Ĉu Eŭropo, kiu delonge estas subaŭskultita de Usono, vere povus reamikiĝi kun Usono? En la nuna situacio, eĉ se oni ne mencias la skandalon, la rilatoj inter Usono kaj Eŭropo neripareblos.

La politika ŝanĝiĝo de Biden kaj ties deziro repaciĝi kun la eŭropaj amikoj eble donos iagradan rebonigon al iliaj rilatoj, tamen la kontraŭecoj ekzistantaj inter la du flanoj estas malfacile akordigeblaj. "Transpacifikismo" devas vizaĝi al la realo.

Dividu