86 investaj projektoj estis subskribitaj en la 17a Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAL

Lucia Publikigita: 2020-12-01 20:11:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 17-a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj la samtempa Komerca kaj Investa Pintkunveno de Ĉinio kaj la ASOAL fermiĝis lunde en Nanning, la ĉefurbo de la ĉina Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono. Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la sekretariejo de la ekspozicio en la ferma ceremonio, entute 86 investaj projektoj kun valoro de 263,87 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 40,1 miliardoj da usonaj dolaroj) estis subskribitaj en la kvartaga okazaĵo, kreskante je 43,6% kompare kun la lasta jaro.

En la malferma ceremonio de la 17a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj la Komerca kaj Investa Pintkunveno de Ĉinio kaj la ASOAL, Ĉina prezidanto Xi Jinping diris per video, ke Ĉinio laboros kun la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) por antaŭenigi ĉiuflankajn kunlaborojn kaj subteni bonan tendencon de disvolviĝado kaj prospero en la regiono.

Kun la areo de 104 000 kvadrataj metroj, ĉi-jara ekspozicio starigis 5 400 budojn por 1 668 entreprenoj, inkluzive de la Mondaj 500 Firmaoj kaj industriaj gvidaj kompanioj. Krome, 1 956 ĉinaj kaj alilandaj entreprenoj partoprenis en la ekspozicio.

La iniciato “Zono kaj Vojo” estas ŝlosila vorto de la kvartaga okazaĵo. Ĝis nun, dek membrolandoj de la ASOAL tute subskribis kunlaborajn dokumentojn pri kuna konstruado de “Zono kaj Vojo” kun Ĉinio.

Ĉinio ankaŭ volas kune kun la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj fortigi konstruadon surbaze de teraj kaj maraj koridoroj. Evidente, la kuna konstruado de “Zono kaj Vojo” senĉese alportos novajn ŝancojn al kunlaboroj inter Ĉinio kaj la ASOAL.

Ĉi-foje, la subskribitaj investaj projektoj en la kampoj de sano, granda datumaro, loĝistiko, nova fabrikado, novaj materialoj, nova energio kaj financo, okupas 85,3% de la totalo. Venonte, la du flankoj vastigos pli multajn kunlaborajn kampojn por realigi reprosperiĝon de regionaj ekinomioj.

Dividu