Ĉu iuj okcidentaj politikistoj subtenantaj Morrison vere estas “blindaj”?

Yu Publikigita: 2020-12-03 20:12:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La internacia komunumo lastatempe kondamnis la perfortajn krimojn faritajn de aŭstraliaj soldatoj kontraŭ civiluloj en Afganio. Sed aŭstralia ĉefministro Scott Morrison kulpigis Ĉinion, kiu alvokis subteni justecon, kaj postulis, ke Ĉinio petu pardonon. Tio fariĝis ŝerco por la internacia komunumo. Fama aŭstralia raportisto John Pilger ironiis, “Morrison agis tiel bone, ke Aŭstralio perdos plej bonan klienton kaj alfrontos plian potencan malamikon.”

Tamen, ĝuste kiam Morrison ne povis elteni furiozajn kritikojn kaj serĉis elirejon, iuj aŭstraliaj politikistoj kaj amaskomunikiloj elpaŝis subteni lin, riskante sian konsciencon por trakti Ĉinion kune kun Aŭstralio. La kondamno kontraŭ tiel sangaj krimoj estis disvastigita de iuj okcidentaj amaskomunikiloj kiel diplomatia evento, kaj eĉ malice interpretita kiel la plej nova kazo de la malboniĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj la okcidenta mondo.

Unue, estas klara ilia celo helpi al Aŭstralio deturni atenton kaj kovri krimojn. La 19an de novembro, la Aŭstralia Defenda Armeo publikigis la rezultojn de enketo, kiu aŭdis atestojn de pli ol 400 atestantoj. La enketo trovis, ke "kredindaj atestoj" pruvis, ke soldatoj de specialaj trupoj murdis 39 malliberulojn, kamparanojn kaj civilulojn dum la milito en Afganio. Tiuj agoj senbride tretis homajn rajtojn kaj konsistigas militajn krimojn. La kondamno de Ĉinio kiel respondeca grava lando kontraŭ tiuj krimoj estas justa kaj reflektas voĉon de la internacia komunumo.

Krome, estas kutimo en la okcidenta mondo, ke oni uzas politikan karikaturon kreitan surbaze de faktoj. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, “Estas troa reago de la aŭstralia flanko al la efiŝo de mia kolego. Ĉu ili intencas diri, ke estas pravigeble por iuj aŭstraliaj soldatoj, kiuj malvarm-sange mortigis senkulpajn afganajn civilulojn, sed maljuste, ke ni kondamnas tiajn senkompatajn krimojn.”

La suferanta afgana popolo bonvenigis la kondamnon de Ĉinio kontraŭ la krimoj faritaj de aŭstraliaj soldatoj en Afganio. Ankaŭ Ĉinio bonvenigas aliajn landojn subteni la pozicion porti tiujn respondecajn pri la murdoj al la justeco.

Dividu