Koncerne vakcinon de COVID-19 nun plenumiĝas la ĉina promeso al la mondo

Lucia Publikigita: 2020-12-09 21:07:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Komunikilo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj raportis, ke en la 9-a de decembro la ministerio de la lando pri sano kaj preventado deklaris oficiale registrigi la neaktivigan vakcinon de COVID-19, esploritan kaj ekspluatitan de la ĉina grupo Sinopharm. Antaŭ kelkaj tagoj la dua aro kun miliono da dozoj de vakcinoj de COVID-19 estis sendita el Ĉinio al São Paulo, Brazilo; ankaŭ el Ĉinio la unua aro kun 1,2 milionoj da dozoj de vakcinoj transportiĝis al Ĝakarto, Indonezio.

“Ni plenumos nian promeson, liveri helpon kaj subtenon al evoluantaj landoj kaj pene lasi, ke diversaj landoj povu uzi tiujn publikajn produktaĵojn sen ia ajn financa ŝarĝo.” Tio estas promeso, kiun faris la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping en la pintkonferenco de G20 antaŭnelonge okazinta. Nun la laboro de Ĉinio pri esplorado kaj disvolvado senbare progresas, kaj tiu promeso de Ĉinio estas plenumata.

Pri la vakcinoj la indonezia prezidento Joko Widodo diris: “La vakcinoj devenintaj de Ĉinio estas bona informo por la indonezia popolo.”

Ne nur temas Indonezio. Laŭ komunikila raporto, Meksiko jam planis aĉeti 35 milionojn da dozoj de vakcinoj produktitaj de Ĉinio, Turkio mendis 50 milionojn kaj la unuaj vakcinoj jam atingis...

Jen estas Ĉinio, kiu diris kaj faris. Ĉinio mildigas la streĉecon de provizado de vakcinoj en la mondo kaj alportas novan esperon en batalo kontraŭ la pandemio. La 5-an de decembro la magazino Fortune komentis en artikolo, ke ĉinaj vakcinoj plenigos la nesufiĉon de la mondo pri vakcinoj.

Nuntempe la kazoj de COVID-19 estas 68,48 milionoj, kaj almenaŭ en 29 landoj ĉiutage aperas pli ol mil kazoj. Sendube, kiel eble plej frue esti vakcinita estas plej urĝa bezono por multaj landoj.

Ĉinio estas granda lando respondechava. Ĝi, same kiel antaŭe, plu subtenas la iniciatojn de UN kaj MOS, strikte kunlaboras kun ĉiuj partioj, antaŭ ĉio konsideras la bezonon de evoluantaj landoj, kaj igas distribuadon de vakcinoj pli justa, ekvilibra kaj racia.

Dividu