Kial Usono profunde dronigas sin en ŝirdoloro

Xiong Linping Publikigita: 2020-12-10 20:15:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Lia mandato lasis Usonon ruina - de la intercivitana milito ĝi ne estas tiel dissplitiĝanta.” Junie de la kuranta jaro en la franca ĵurnalo Le Figaro aperis artikolo, kiu nombris la krizojn alfrontatajn de Usono, kaj eĉ diris, ke la politikaj rimedoj de usona gvidanto kondukas Usono al dissplitiĝo. Post duonjaro, precipe post la elektado en Usono, malordo okazas senhalte, kio pruvas, ke la juĝo ne estas tro farita.

Nuntempe en Usono ĝenoj troviĝas ĉie: la pandemio pli kaj pli furioziĝas, surstrataj perfortoj neniam kvietiĝas, partioj antagonismas inter si... La jaro 2020 baldaŭ venos al sia fino, sed la ŝirdoloro de la usona socio ne trovas malpliiĝon. Por tio la informagentejo Reuters veis, ke Usono, kiu estas apartigata, malfacile resanigeblos.

En tia okazo la diferenco inter riĉo kaj malriĉo des pli grandiĝas. La ĉijare plej freŝa raporto farita de la Esplora Centro Pew, diras, ke dum la pandemio la enspeza neegaleco en Usono konstante fariĝas pli kaj pli intensa kaj la abismo inter riĉo kaj malriĉo estas tiel granda ke oni eĉ ne kredas pri tio, kaj rezulte de tio, la socia kaj ekonomia fundamento de la usoneska demokratio nun estas malfortigita.

Fine de novembro la usona Esplora Instituto pri Politiko publikigis raporton, laŭ kiu, de marto, kiam pandemio eksplodis en Usono, ĝis la 24-a de novembro, la riĉaĵo de 650 centmilionuloj kreskis sume je pli ol 4000 miliardoj da usonaj dolaroj, tamen konkraste al tio, ordinaraj usonaj familioj suferas seriozan financan krizon pro la fakto, ke la usona registaro montras malfortecon kontraŭ la pandemio. La homoj, kiuj perdis sian laborpostenon, nombriĝas pli ol 10 milionoj.

Ĉu tio estas “revo de Usono”? Ĉu ne estas vere, ke en Usono, se oni nur estas sprita, diligenta, revema, li ja povas havi la egalecon flui supren al socia statuso? Nu, oni vidas, ke la realo ne estas tia en Usono.

Frosta vintro alvenas. Por la usonanoj espero ŝajnas esti rara objekto. Se en Usono la politika politikmedio ne ŝanĝiĝas radikale, la profundaj kontraŭstaroj de Usono do ne povos esti solvataj kaj la socia ŝirdoloro pli kaj pli intensiĝos. La usona venonta registaro devus bone aŭskulti la konsilojn de Le Figaro: Granda lando antaŭ ĉio devas esti unuigita, kaj nun la plej urĝa tasko estas “lasi al Usono denove fariĝi unuiĝinta ŝtataro”.

Dividu