Per “lasttaga frenezo” Pompeo ne povas kidnapi la estontecon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono

Xiong Linping Publikigita: 2020-12-11 22:56:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ju pli Mike Pompeo baldaŭ forlasos sian postenon, des pli freneze li ludas. La 9-an de decembro, kiam tiu usona ĉefdiplomato faris paroladon en la Instituto de Teknologio Georgia, li malice atakis Ĉinion per “veneni la usonan superan edukadon”, kaj kalumniis, ke la Instituto de Teknologio Massachusetts kaj la Universitato Vaŝingtono “ricevis subvencion de Ĉinio”, “submetiĝis al la premo donita de Ĉinio”, kaj simile. Kontraŭ tio la du universitatoj donis seriozan rebaton. La Universitato Vaŝingtono eĉ refutis liajn vortojn per “hontinde”.

Tio estas la lasta akto, kiun kontraŭ Ĉinio ludas Pompeo, kiel reprezentanto de la usonaj politikistaĉoj. Ili senbride malglorigis la Komunistan Partion de Ĉinio kaj la ĉinan registaron, ellaboris novan regularon por limigi la partianojn kaj iliajn rektajn familianojn vojaĝi al Usono, provizore haltigis kvin projektojn pri kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Usono, kaj faris “sankcion” kontraŭ vicprezidantoj de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso. Nun Pompeo kaj liaj tiauloj ludas “lasttagan frenezon”, kaj tio komplete rivelas lian malican vizaĝon.

Lastatempe Pompeo eĉ eldiris, ke politiko de Usono pri Ĉinio neturneblos, kio fakte malkaŝas lian venenan intencon kidnapi la estontecon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Ne malmultaj analizistoj diris, ke iuj politikistaĉoj ĉiel metas insidojn por la sekva usona registaro, por ke ĝi ne havu spacon de elturniĝo, krom akcepti ilian politikan heredaĵon, kaj post kvar jaroj ili povos reveni.

Igi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono evolui sane kaj stabile ne nur konformas al la esencaj interesoj de la dulandaj popoloj, sed ankaŭ estas la komuna deziro de la internacia komunumo. Tiuj politikistaĉoj, kiel ajn ili faras, neniel povas kidnapi la estontecon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Dividu