Ĉu Twitter perdis sian bazan konscion per uzo de duobla normo

Yu Publikigita: 2020-12-14 21:07:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 13a de decembro estas la sepa ĉina Nacia Memoriga Tago pri Viktimoj de la Nankina Masakro. Tiutage la tuta lando konservis la memorojn pri pli ol 300 000 samlandanoj mortigitaj de japanaj agresantoj antaŭ 83 jaroj kaj esprimis la deziron preni historion kiel spegulon kaj alte ŝati pacon. Sed en Twitter, unu el la plej popularaj sociaj retejoj de la mondo, aperis indigniga sceno: Fotoj kaj videaĵoj pri la Nankina Masakro, publikigitaj de iuj uzantoj, estis forstrekitaj je la preteksto de “senkiala sangado”, dum la rimarkoj de iuj japanaj dekstruloj, kiuj distordas la historion, estis konservataj.

La senhonta konduto refoje nudigis veran vizaĝon de iuj okcidentaj mediatoj, kiuj ĉiam pretendas esti defendantoj de “libereco pri esprimado” kaj klare vidigis al homoj distorditajn valorojn kaj la rolojn de ili kiel politikaj perfortuloj.

Estas bone konate, ke la Nankina Masakro estis krimo oficiale konviktita en la Malproksim-Orienta Internacia Milita Tribunalo. La plejparto de tiuj fotoj forstrekitaj de Twitter estas historiaj bildoj kiel atestoj internacie agnoskitaj. Fronte al la krimo defianta la bazlinion de la monda civilizacio Twitter publike uzis duoblan normon. Ĉu ĝi vere perdis sian bazan konscion? Retanoj respondis, ke tio ne estas “senkiala sangado”, sed vera sangado, kaj ke ĉiuj devas rekte rigardi la pasintecon, sed ne devas fermi okulojn ankaŭ faktoj.

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris en 2018, ke la kompanio Twitter nuligis verajn kontojn de iuj iranaj gvidantoj, sed ĝi konservis robot-kontojn oponantajn kontraŭ la irana reĝimo. Evidente, laŭ iuj okcidentaj mediatoj, la esenco de “libereco pri esprimado” emfazas nur pozicion, sed veron.

Tiu ĉi jaro markas la 75an datrevenon de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. La praktiko de duobla normo fare de Twitter iagrade reflektas la malican intencon de iuj tre malmultaj grupoj renversigi historian vidpunkton pri la Dua Mondmilito kaj subfosi post-militan ordon. Oni devas sin gardi kontraŭ tia fenomeno en la nuna mondo plena je necerteco.

Dividu