Mensogo kaj kontraŭscienco regas en la usona preventado de la pandemio

Xiong Linping Publikigita: 2020-12-21 22:27:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Mi ne intencas ŝminki la tumulton de la socio, kaj ni nun estas premataj ĝis faliĝo.” Tiel diris Brad Spielberg, ĉefkuracisto de la Medicina Centro en Universitato de Suda Kalifornio, kiam lastatempe li akceptis intervjuon. Laŭ raporto de la usona CNN, en la pasinta semajno Kalifornio spertis drastan kreskon de la pandemio. La hospitaloj jam apenaŭ akceptis pacientojn, kaj la kuracistoj kaj flegistoj proksimiĝis al sia labora limo.

Preskaŭ disfalas ne nur en Kalifornio, sed ankaŭ en la tuta Usono. La usona ABC raportis en la 19-a de decembro, ke la pasintaj sep tagoj estas la plej malbona semajno en Usono de post la eksplodo de la pandemio, kaj en ĉiu tago averaĝe raportiĝis pli ol 210 mil konfirmitaj kazoj kaj pli ol 18 mil mortoj.

Por tia homa tragedio usonaj politikistaĉoj, kiuj dum pluraj monatoj mensogas, ne povas liberigi de respondeco. Antaŭ nelonge usona retejo pri aktualaĵoj prijuĝis “politikajn faktojn” kaj “neadon de la pandemio” kiel la mensogon de la jaro 2020, kaj la kaŭzo estas: la plej fia mensogo estas ne nur malutilo, sed eĉ forpreno de vivo.

Sed al usonaj gvidantoj mankas ĝuste klara koncepto. Ili apenaŭ havas percepton pri la pandemio nun furioziĝanta. Lastatempe la usona prezidento kaj lia edzino faris tradician feston en la Blanka Domo. La usona ŝtatsekretario Pompeo eĉ persiste okazigis grandan celebradon de 900 homoj en la domego de la Ŝtata Departemento, kaj rezulte de tio li estis infektita je la viruso.

Tio ne estas natura katastrofo, sed la homfarita. Oni ne scias, kiom longe tia homfarita katastrofo daŭros en Usono. Sed tio por la plej granda potenco sendube estas giganta honto kaj tristo.

Dividu