“Deviga laboro” estas monstra mensogo

Xiong Linping Publikigita: 2020-12-22 21:59:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ĉu necesas esti altrudita, kiam ni laboras aliloke, lukrante pli da mono, praktikante metiarton, kaj ŝanĝante nian vivon per la manoj?” Al la demando pri “en Xinjiang ekzistas deviga laboro” tiel respondis Xiaili Maimaitimin veninta el la regiono Hetian de Xinjiang, Ĉinio, kiam li parolis en gazetara konferenco pri la problemo de Xinjiang.

Pri la problemo de Xinjiang la lokaj civitanoj ja havas rajton paroli. En la gazetara konferenco kvar Xinjiang-anoj, inkluzive de Xiaili, faris interŝanĝon kun en- kaj eksterlandaj raportistoj, kaj ili senvualigis per siaj spertoj monstrajn mensogojn elpensitajn de iuj politikistaĉoj el la Okcidento kaj Usono.

Kiel oni scias, la tiel nomata “deviga laboro” estis elfabrikita de la germana kontraŭĉinia fakulo Adrian Zenz kaj de la Aŭstralia Instituto pri Strategia Politiko, sen ia ajn fakto. Marte de la kuranta jaro oni aperigis longan raporton en “Grizzono” de usona sendependa novaĵretejo, malkaŝante, ke tio estas “fulma agado de publikaj rilatoj”, zorgeme farita de usonaj kaj aŭstraliaj kontraŭĉiniaj fortoj, kun la celo akrigi “novan malvarman militon” kaj el tio ricevi profiton.

Evidente, ke la tiel nomata “deviga laboro” estas nenio alia ol krima nomo, kiun iuj kontraŭĉiniaj fortoj prenis. Ili faris el nenio tiun monstran mensogon. Kia malica estas ilia intenco!

La Xinjiang-anoj pruvas per siaj spertoj, ke la politiko de la ĉina registaro pri Xinjiang celas akceeli la stabilecon kaj disvolvadon de la regiono, kio tute konformas al la deziro de la civitanoj vivi pli belan vivon. Sed iuj kontraŭĉiniaj fortoj faras penadon por nigrigi la regionon Xinjiang kaj eĉ volas forpreni la rajton de la Xinjiang-anoj vivi pli belan vivon.

Dividu