Batalo kontraŭ pandemio postulas kunlaboron kaj solidarecon

Henggang Publikigita: 2020-12-23 17:25:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Baldaŭ venos la Kristnasko kaj la Novjaro, kiuj origine markas rekuniĝon de familioj, sed la tagoj ankoraŭ frontas al atako de la nova kronviruso. En multaj landoj la nombro de aldonitaj kazoj restas granda, kio kovris la ĝojigan etoson. En la fino de tiu ĉi jaro aperis stamo de la kronviruso kun pli alta inflekteco, kio avertis ĉiujn, ke la defio ankoraŭ ne foriris malproksimen.

Nun la nombro de konfirmitaj kazoj en la tuta mondo jam superis 77 milionojn kun mortoj de 1 700 miloj. La kresko de la nombro ne vekas atentemon ĉe ĉiu landoj. En kelkaj landoj kaj regionoj la prevento kaj regado estas neglekta, la rasismaj bruoj pri vakcinoj sin intersekvis, kio ĝenas la ĉefan melodion por komuna batalo kontraŭ la pandemio en la tuta mondo.

La kronviruso en la tuta mondo avertas la internacian socion, ke neniu povas esti fermita en sia ebura turo. Se ĉiu ajn faktoro de la ĉeno ne malsukcesos, la defenda linio estos detruita. Nun la nova ondo de la pandemio alproksimiĝis kun granda minaco, tiam la graveco de solidara batalo estos pli substrekita ol en ia ajn momento, ĝuste kiel vortoj de Tedros Adhanom, ĝenerala sekretario de la Monda Organizo pri Sano, “nur se en ĉiu loko malaperos la pandemio, ni povas diri ĝian veran foreston”. La elreliĝo de ia ajn partio alportas nur malutilon al aliaj kaj ankaŭ vundon al si mem.

Sub la serioza situacio la internacia komunumo devas persisti en la spirito de sienco kaj racio, kiu estas kerno de la solidara batalo. Britaj kaj usonaj fakuloj pri sano montris, ke la nova stamo de la viruso ŝajne havas pli altan inflektecon ol aliaj, sed ĝis nun neniu atesto provas sian altan letalecon ol aliaj. La fakuloj de la MOS montris, ke aperis kelkfoje mutacio de virusa geno ekde eksplodo de la pandemio, sed ĉiu konataj variantoj inkluzive de tiu en Britio ankoraŭ ne alportas gravan inflon al medikamento, kuracado, ekzameno kaj efiko de la vakcinoj.

Ĉiuj devas doni gravecon al la averto el la pandemio en longa tempo. EN la venonta jaro, la homaro devas plu teni la decidemon, firmecon kaj konfidon pri solidara batalo kontraŭ la pandemio. Se ĉiuj klopodos por unuece batali en la danĝera momento, la brila suno nepre revenos.


Dividu