Energia kunlaboro de Ĉinio igas la mondon pli pura kaj bela

Xiong Linping Publikigita: 2020-12-23 19:40:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Papermono de iu lando kutime estas rigardata kiel “ŝtatkarto”. En Gvineo troviĝas papermono kun plej granda valoro: 20 000 gvineaj frankoj, sur kies dorso videblas desegnaĵo: hidroelektra centralo Kaleta, konstruita de ĉina entrepreno. Sciu, kiam la papermono emisiiĝis, tiu centralo ankoraŭ ne finkonstruiĝis. El tio oni povus vidi, kian grandan sopiron Gvineo havis pri ĝi.

Tiu sopiro evidente ne estas perfidita. En la jaro 2015, kiam la hidroelektra centralo Kaleta estis malfermita al produktado, ĝi solvis la mankon de elektro ne nur en Konakrio, la ĉefurbo de Gvineo, sed ankaŭ en ĉirkaŭaj regionoj. Antaŭe, la lokanoj jam dormis antaŭ vesperiĝo, kaj nun amikoj povas kelkope kuniĝi sur placo prilumigita de lampoj, aŭ familianoj hejme spektas futbalan matĉon en televido.

La hidroelektra centralo Kaleta estas unu el la ekzemploj de energia kunlaboro internacia. La 21-a de decembro la ĉinaj aŭtoritatoj eldonis la blankan libron titolitan “Evoluado de Energiofontoj de Ĉinio en la Nova Epoko”. Laŭ ĝi Ĉinio jam havas kunlaboron kun pli ol cent landoj kaj regionoj en la komerco, investo, instalo, teknologio, normo ktp. de energio. Precipe en verda kaj renovigebla energio Ĉinio radias pli energie.

La kialo kuŝas en tio, ke Ĉinio havas sian apartan kompetentecon. La penado de Ĉinio, uzi energion sen tro da karbono, jam atingis rimarkindan rezulton. Nun Ĉinio estas la plej granda merkato de renovigebla energio kaj ankaŭ la plej granda lando kie oni fabrikas purigilojn.

La homaro havas nur unu terglobon. Fronte al la tutmonda klimatŝanĝiĝo ĉiam pli serioziĝanta Ĉinio ne nur aktivas en la regado de la tutplaneda energio, sed ankaŭ promesis: la ellaso de karbona dioksido kulminos en la jaro 2030, kaj en 2060 realiĝos karbona neŭtrigo.

Ĉinio estas potenco, kiu havas respondecon pri la daŭripova evoluo de la homaro, kaj sekve difinis al si tiun klaran horaron. En la estonteco Ĉinio rapidigos reformon pri energio kaj akcelos la daŭripovan evoluon de energio. Tio ne nur igos Ĉinion pli kaj pli verda, sed ankaŭ lasos la mondon pli kaj pli pura kaj bela.

Dividu