Ruza viruso ne povas venki solidarecon de homaro

Henggang Publikigita: 2020-12-24 20:13:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kun la alveno de vakcinoj de la kronviruso en multaj partoj de la mondo, la homoj baraktantaj finfine vidas la lumon ĉe la fino de la tunelo de la furioza pandemio.

Tamen kelkaj novaj variantoj de la kronviruso detektitaj en Britio kaj Sud-Afriko sonigis alarmon, ke la tunelo estas pli longa kaj pli malhela, ol oni supozis.

Multaj registaroj, precipe tiuj en Eŭropo, tuj ĉesigis trajnojn kaj flugojn al kaj el Britio, anoncis novajn kvarantenajn rimedojn kaj fermis landlimojn. Britaj oficialuloj asertis, ke unu nova varianto ŝajne disvastiĝis pli rapide je 70% ol aliaj tipoj. Ŝajnas, ke alvenis nova minaco.

Dum plenforta prevento kaj regado de la novaj variantoj kaj la dua ondo de infektiĝo, la internacia komunumo ne devas lasi sin konsumi per paniko aŭ timo. Anstataŭe ĝi devas pli uzi la potencon de scienco kaj prudento por venki timon kaj neraciecon.

Estas trankvile, ke fakuloj pri sano diris, ke la stamo detektita en Britio ne kaŭzos pli altan letalecon. Samtempe, oficialuloj de la Monda Organizo pri Sano diris laŭ vortoj de aliaj, ke ĝis nun neniu pruvas, ke la novaj variantoj povas malaltigi efikecon de la nunaj vakcinoj.

La ŝlosila leciono lernita de la homaro dum la pasintaj monatoj estas, ke la sola maniero por venki la ruzan viruson estas, ke landoj de la tuta mondo alprenu rigorajn kaj sciencbazajn rimedojn kaj kunlaboru kiel eble plej strikte.

Sekve de alveno de Kristnasko kaj Novjaro, la eŭropaj registaroj kaj multaj aziaj striktigis rimedojn por prevento kaj regado de la kronviruso, limigis butikumadon kaj socian aktivadon, kaj petis siajn civitanojn prokrasti vojaĝon kaj resti hejme.

Estas surprize, ke la movoj suferis kritikon kiel malobei la longtempan tradicion de reunuiĝo de familianoj en ĉi tiu momento de la nova jaro. Sed tio estas grava, ke la loĝantoj sekvas proponoj pri publika sano kiel kostumi maskon, praktiki socian distancon kaj limigi kunvenojn por minimumigi la eblecon de inflektiĝo. La ofero estas inda kaj admirinda.

Krom la aprobitaj malpermesoj, la registaroj devas resti tre severa pri la averto kaj kunlabori por bremsi la transliman disvastiĝon de la viruso per frua averto, informa dividado, bonigo de enira ekzameno kaj kvaranteno ĉe landlima transirejo.

La bona informo estas, ke la mondo jam pli bone konas la detalojn pri eksplodo de la pandemio ol tiu en antaŭaj monatoj, kiam ĝi preskaŭ havas neniun scion pri mortiga faktoro. La vakcinaj programoj ankaŭ disvolviĝas en la tuta mondo, kaj pli da kandidatoj estas testataj aŭ aprobataj. La muro por bari la viruson estas konstruata, kvankam ĝi ankoraŭ daŭros iom da tempo.

Ankaŭ la malfacile gajnita sperto de la registaroj kaj medicinaj komunumoj por identigi kaj resanigi la infektitojn estos valora atuto forigi la viruson.

La plej nova mutacio de la viruso postulas, ke la homaro devas prepari longtempajn klopodojn, sed la internacia komunumo neniam devas perdi fidon. La landoj tra la tuta mondo prezentas solidarecon, intensigas kunlaboron kaj konstruas komunumon pri sano. Tio estas sola afero farata de la homaro por fine venki la pandemion.

Dividu