"La popolo estu plej grava" , la plej elstara signo de Ĉinio en 2020

Ĝoja Publikigita: 2020-12-26 16:40:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pli ol 78 milionoj da homoj estis konfirmite infektitaj kaj pli ol 1,73 milionoj da homoj mortis… Se oni revenus al la komenco de la jaro 2020, neniu povus imagi tiel seriozan doloron kaj misordon kaŭzitan de la krona viruso al la homara socio. Kiel protekti vivon? Tiun ĉi demandon alfrontas ĉiuj landoj. Kaj oni refoje detale ekzamenas kaj profunde repensas la rilatojn inter individuo kaj socio kaj la rilatojn inter civitano kaj lando.

Ĉinio la unua suferis la epidemion, la unua akiris gravajn strategiajn rezultojn de preventado kaj regado de la epidemio, la unua rekomencis laboron kaj produkton, la unua realigis pozitivan ekonomian kreskon kaj laŭplane finis sian celon de elradikigo de absoluta malriĉeco… Kiel Ĉinio kapablas fari ĉi tion? La plej grava sperto estas, ke la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la ĉefa apoganto de la ĉina popolo, ĉiam metas interesojn de la popolo sur la plej altan lokon kaj dependas de la popolo venki ĉiujn malfacilojn kaj obstaklojn. Pro tio "La popolo estu la plej grava" fariĝis la ĉina plej elstara signo en tiu ĉi neordinara jaro.

Komence de la jaro 2020 alfrontante la riskon de disvastigo de la neatendita epidemio, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj ĉina prezidanto, multfoje substrekis meti sekurecon de vivo kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon. Gvidate de tio Ĉinio disvolvis fulmajn kaj fortajn agojn. Sufiĉe montriĝis la "ĉina rapideco", "ĉina skalo" kaj "ĉina efiko", kiuj celas nur maksimume bremsi la disvastigon de la epidemio kaj protekti la popolon.

Ankaŭ respekto al kaj savado de vivoj fare de Ĉinio estas enkorpigitaj detale: la ŝtata financo pagis kuracan koston por malsanuloj; ĉu infanoj, ĉu aĝuloj, ĉiuj vivoj estas plenforte kuracitaj.

Altnivela konsilanto de ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano s-ro Bruce Aylward emocie diris, ke Ĉinio scias metodojn resanigi pacientojn de la malsano, Ĉinio havas firman decidon kaj pagis grandan koston, "uzas ĉion, kion ili havas, kaj savas vivon kiel eble plej forte". Rusa ĵurnalo Nezavissimaia Gazeta montris en sia artikolo, ke Ĉinio elektis la principon, ke "homo estas plej grava ol mono" alfrontante la epidemion.

Same pro tio, ke la popolo estu la plej grava, la ĉina reganta partio laŭ kondiĉoj kunaranĝis preventadon kaj kuracadon de la epidemio kaj disvolvon de ekonomio kaj socio, gvidis la popolon kiel eble plej frue eliri la epidemian ombron. En la lasta tagdeko de februaro en grava kunveno Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, elmetis ok postulojn pri orda rekomenco de laboro kaj produkto. La celo estas klara, ke nur la lando plej klopode stabiligos la ekonomion, la popolo povos ricevi plej bazan garantion por sliaj vivoj kaj bonaĵoj.

En la unua trimestro la ĉina ekonomia kresko estas negativa, tamen en la dua kaj tria trimestroj la kresko fariĝis pozitiva. Kaj ĝis oktobro de 2020 pli ol 10 milionoj da homoj fariĝis novaj laborantoj kaj la rilata jara celo estis finita antaŭtempe.

Estas rare, ke alfrontante grandan disvolvan defion Ĉinio ankoraŭ laŭplane plenumis sian promeson nuligi absolutan malriĉecon en 2020. Tiu ĉi eksterordinara sukceso atestis, ke estas efikoplena la rega ideo de la KPĈ, nome "la popolo estu la plej grava" kaj "ĉio celas la popolon".

Oni rimarkis, ke lastatempe en Ĉinio okazis centra laborkunveno pri ekonomio, kiu faris aranĝon por ekonomiaj laboroj en 2021. Kaj serio da rimedoj dissendis atenton al vivo de la popolo. "La aspiro de la popolo al bela vivo ĝuste estas la celo de nia strebado." Tion la KPĈ ĉiam plenumas.

Dividu