Teknik-scienca novigo ebligas al Ĉinio profitigi mondon

Henggang Publikigita: 2020-12-28 19:53:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La lunsondilo Chang’e-5 kolektis specimenojn el ekstertera korpo; la submarŝipo Fendouzhe plenumis sukcesan malsupreniron sub 10 909 metroj; la plej rapida kvantuma komputilo Jiuzhang debutis en la tuta mondo; la tuttergloba reto de la navigada sistemo BeiDou kompletiĝis. En 2020, la gravaj teknik-sciencaj fruktoj konstante aperis en la tuta mondo. La teknik-scienca novigo atingis rezultojn kontentigajn al la popolo, la epoko kaj la mondo.

Dum la eksterordinara jaro kun grandaj ŝanĝiĝoj kaj epidemio nevideblaj en jarcento, Ĉinio akiris tutmonde rimarkindajn fruktojn. La malfacile akireblaj atingoj venas de tio, ke teknik-scienca novigo estas kaj interna postulo de altkvalita disvolviĝo de Ĉinio kaj ĉefa movforto de la ĉina socio por venko super malfaciloj.

En sia inspektado de sciencteknika esploro pri prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio marte en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping montris, “La plej potenca armilo de la homaro por batali kontraŭ malsanoj estas scienco kaj tekniko, kaj scienca progreso kaj teknika novigo estas nemankigebla por la venko super grandaj katastrofoj kaj epidemioj.” La apliko de magiaj teknikoj, inkluzive de transportado de medikamentoj per senpilota aviadilo kun alta precizeco, telemedicino bazita sur reto de 5G, serĉado de eblaj infektitoj per teknologio de granda datumo, helpis al Ĉinio la unua meti la epidemion sub la regadon, la unua rekomenci produktadon kaj laboron. Tio estas enkorpigo de progreso kaj potenco de teknik-scienca novigo en Ĉinio.

En la pasintaj kvin jaroj, la elspezo de Ĉinio por scienca esploro estis pliigita de 1 420 miliardoj da juanoj ĝis 2 210 miliardoj, la investa intenseco kreskis de 2,06% ĝis 2,23%, la kontribuo el teknik-scienca progreso altiĝis ĝis 59,5% de 55,3%, la rango en la tutmonda kondico pri novigo saltis ĝis la 14a loko. Tiuj donitaĵoj montras, ke Ĉinio progresis en sciencteknika novigo, kaj tio firmigis la avangardan pozicion de Ĉinio en la mondo.

La atingoj dependas de tio, ke la ĉina gvidantaro prenas novigon kiel la unuan movforton por disvolviĝo. La proponoj pri la 14a Kvinjara Plano, publikigitaj en oktobro, metis novigon en la centron de la reĝimo de moderna konstruado de Ĉinio kaj rigardas memstaran disvolviĝon de scienc-tekniko kiel strategian subtenon de evoluigo de la lando. Singapura ĵurnalo Zaobao taksis, ke Ĉinio metis fundamenton por altkvalita disvolviĝo pelata per novigo de tekniko kaj scienco.

La atingoj profitas de progreso de Ĉinio en protekto de intelekta proprieto. La jara raporto de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto, publikigita en decembro, montris, ke la nombro de patent-petoj akceptitaj de la ĉina Nacia Buroo pri Intelekta Proprieto atingis 1,4 milionojn en 2019, kaj per tio Ĉinio plu okupis la unuan lokon de la tuta mondo. La ĝenerala sekretario de tiu organizo Francis Gurry diris, ke la fortigo de protekto de la intelekta proprieto ludis gravan rolon por antaŭenigo de novigo en la lando.

Ĉinio gravigas kaj emfazas memstaran novigon, kio absolute ne signifas pordfermon al mondo, sed estas novigo sub pli bona medio. La faktoroj pri novigo reflektas malfermitecon kaj influecon en la medio de ekonomia tutmondiĝo. Ĝuste kiel vortoj de prezidanto Xi, neniu lando povas fariĝi sendependa noviga centro aŭ unuope posedi atingojn, ĉar tiuj atingoj devas profitigi la tutan mondon, sed ne devas esti trezoro enterigita en kaverno.

Malfermo alportos progreson kaj novigo kondukas al estonteco. Nun la novaj teknologioj de la reto de aĵoj, 5G kaj artefarita intelekto montras nerezisteblan tendencon kaj donas nepreterlaseblan ŝanĉon al landoj, kiuj atendas disvolviĝon. Ĉinio, kiu baldaŭ eniros en la periodon de nova disvolviĝo, plu dependos de teknik-scienca novigo por doni movforton al altkvalita disvolviĝo, liveri pli da komunaj oportunoj al la tuta mondo kaj antaŭenigi revigligon de la mondo kiel eble plej frue.

Dividu