Verda disvolviĝo de Ĉinio akcelas kontinuigblan disvolviĝon de mondo

Henggang Publikigita: 2020-12-30 19:51:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en la 22a de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis pliigon de memvola kontribuo de Ĉinio laŭ la Pariza Interkonsento, promesis atingi pintan valoron de la karbona ellaso antaŭ 2030 kaj klopodi por atingi karbonan neŭtrecon antaŭ 2060.

La dua plej granda ekonomio unuafoje donis fiksitan tempon por efektivigo de la promeso pri karbona neŭtreco. Tio estas ŝlosilaj rimedoj por antaŭenigi kontinuigblan disvolviĝon de la mondo. “Granda ambicio”, ”rimarkinda atingo” kaj aliaj vortoj por priskribi la promeson aperis delonge en la retaj grupoj konsistantaj el internaciaj personoj, kiuj longtempe sekvis la temon de klimatŝanĝiĝo.

Kompare kun aliaj landoj, kiuj ankaŭ faris promesojn por karbona neŭtreco, Ĉinio restas en la leviĝanta periodo de ekonomia kresko kaj ankoraŭ ne povas absolute liberiĝis el la karbona ellaso. De atingo de pinta valoro ĝis nul-karbona ellaso, la tempo restanta por Ĉinio plenumi la perspektivon de karbona neŭtreco estas nur ĉirkaŭ duono de tiu por Germanio, Britio kaj aliaj evoluintaj landoj. La forto por verda transformado devas estas senprocedenca, kio montris decidon de Ĉinio por respondi al klimatŝanĝiĝo.

Pura akvo kaj verda monto estas valoraj riĉaĵoj de la homaro. Fakte inter industria disvolviĝo kaj ekologia medio ne ekzistas neakordigebla kontraŭdiro. Plenumo de amplekse verda transformo estas interna postulo al altkvalita disvolviĝo de Ĉinio. Xi diris, ke la evoluigaj manieroj, inkluzive de disvolvado dum detruo de medio, jam venis en seneliron. Kaj la verda disvolviĝo por sekvi objektivajn leĝojn kaj protekti ekologion malfermos la estontecon.

Sub la granda ambicio, Ĉinio prenas praktikajn rimedojn por respondi al klimatŝanĝiĝo. Laŭ taksado de ĉinaj aŭtoritatoj en la pasintaj kvin jaroj la bonigo de ekologia medio en Ĉinio atingis plej altan efikon kaj la protekto de ekologia medio realigis plej bonan disvolviĝon. En 2019 la karbona ellaso por unuo de la malneta enlanda produkto malkreskis je 48,1% kompare kun tiu en 2015, kaj la cifero multe superis la celon antaŭe fiksitan por 2020. Krome, Ĉinio kontinue estis la plej granda celloko de investo por renovigeblaj resursoj en la mondo kaj stabile okupis ĉirkaŭ 30% de la totalo en la mondo ekde 2015. La instalita kapacito kaj elektroprodukto stabile okupis la unuan lokon de la tuta mondo en pluraj jaroj.

Samtempe, la verda ekonomio montras viglecon en la ĉina tero. Tio forte atestis, ke akcelo de disvolviĝo dum protekto de la naturo tute povas efektivigi kungajnon de ekologia protekto kaj ekonomia kresko. Nun la kronviruso elvokis profundan pripenson pri rilatoj inter homoj kaj naturo, ke la tutmonda respondo al klimatŝanĝiĝo bezonas pli da praktikaj fortoj. En tiu momento la movoj de Ĉinio reflektis aspiron de respondeca potenco por la mondo. Krom propra praktiko de verda disvolviĝo, Ĉinio aktive antaŭenigis malalt-karbona kaj purigan transformadon de la mondo. Ĉinio jam faris vastan kunlaboron en prienergia komerco, investo, produktado, epikaĵo, teknologio, normoj kaj aliaj kun pli ol cent aliaj landoj de la mondo. Ĉinio aktive aliĝas al multflanka regado pri energio, partoprenis en internacia kunlaboro pri energio kadre de la UN, G20, Azia-Pacifika Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj aliaj mekanismoj. Ĉinio ludis gravan rolon por akceli komunan konsenton de diversaj landoj kaj kune respondi al la demando pri klimatŝanĝiĝo.

Ĉinio atendas agojn de pli multaj landoj por kune konstrui pli belan kaj puran mondon kaj postlasi heredaĵojn de verda disvolviĝo por la postuloj. Kiel Antonio Guterres diris, la respondo al klimatŝanĝiĝo bezonas agadojn de la tuta mondo.

Dividu