Investa interkonsento de Ĉinio kaj EU estas komuna venko por ambaŭ flankoj

Pluveta Publikigita: 2020-12-31 16:05:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede vespere en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis videokonferencon kun germana ĉefministro Angela Merkel, franca prezidento Emmanuel Macron, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen. Ili kune deklaris finon de intertraktado pri investa interkonsento inter Ĉinio kaj EU en planita tempo.

Post sep-jara intertraktado Ĉinio kaj la EU finis la intertraktadon antaŭ la fino de 2020. Atingo de interkonsento estas rezulto de la duflankaj penadoj kaj estas celebrinda.

Kvankam ankoraŭ ne publikiĝis la detaloj de la interkonsento, tamen ĝi nepre estas altkvalita duflanka investa interkonsento. Ĉiuj flankoj tre atendas vidi, je kia grado Ĉinio malfermos siajn industriojn de financo, energio, telekomuniko kaj novenergiaj aŭtoj. La grandigo de la malfermo unu al la alia profitigos la du flankojn. Ankaŭ la ĉina ekonomio kun altkvalita disvolviĝo profitos de tio.

Ĉinio kaj la EU havas grandan potencialon en investado. Validiĝo de la interkonsento ne nur stimulos liberiĝon de tia potencialo, sed ankaŭ estigos superĝrandian efikon. Iuj amaskomunikiloj prognozis, ke post atingo de la investa interkonsento Ĉinio kaj la EU eble komencos la intertraktadon pri libera komerco.

Dividu