Ĉina-Eŭropa Ampleksa Interkonsento pri Komerco favoras al ĉiuj

Henggang Publikigita: 2020-12-31 20:28:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj eŭropaj gvidantoj merkrede anoncis, ke la du flankoj finis intertraktadon pri investa interkonsento en planita tempo. La anonco estis farita dum kunveno inter Xi kaj germana ĉefministro Angela Merkel, franca prezidento Emmanuel Macron, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen per videoligo.

Post 35 intertraktadoj dum 7 jaroj, la investa interkonsento finfine atingis gravan trarompon. Sekve estas la procezoj de subskribo, aprobo de koncernaj departmentoj, tamen la fino de la intertraktato pri tiu interkonsento sendube sendis bonan mesaĝon al ĉiuj flankoj en la momento kiam la tutmonda ekonomio suferas seriozan influon de la pandemio. Brita ĵurnalo Financial Times komentis, ke la sep-jara intertraktado akiris sukceson.

La sukceso estas bazita sur la principoj de ekvilibro, altnivelo kaj komuna gajno por la du flankoj. Tio liveros pli da merkata alirebleco, plialtnivelan komercan medion, pli fortan politikan protekton kaj pli brilan estontecon por kunlaboro.

Laŭ ĉina aŭtoritato, ambaŭ flankoj rezervis siajn necesajn rajtojn pri supergardo spite al promesoj pri malfermo. Krome, la du flankoj asertis kontinuigeblan disvolviĝon dum akcelo de investo. Tio reflektis, ke la interkonsento persistas en la principo de ekvilibro kaj ankaŭ donis sian rigardon al estonteco.

La interkonsento povas ne nur akceli reciprokan investon, sed ankaŭ doni fortojn al Ĉinio por ĝia malfermo sur pli alta nivelo, konstruado de nova evoluiga reĝimo kaj efektivigo de altkvalita disvolviĝo. Ĉinio refoje montris sian konfidon kaj decidon por antaŭenigi malfermon sur pli alta nivelo kaj prezentis sian kontribuon kiel respondeca lando.

La interkonsento povas esti rigardata kiel ĝustatempa helpo por Eŭropo. En la tria trimestro la ekonomio de la Eŭropa Unio kaj la Eŭra Zono montris leviĝantan tendencon kompare kun la antaŭa trimestro, sed la indicoj respektive reduktiĝis je 4,3% kaj 4,4% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. Nun en multaj regionoj de Eŭropo la pandemio ne estis sub efika prevento kaj regado, kaj la vojo de ekonomia renormaliĝo estas ankoraŭ longa kaj peniga, kio necesas pli da helpo. Sub tia situacio, fotigo de kunlaboro kun Ĉinio, la sola ekonomio kun pozitiva kresko kaj plej grava komerca partnero sendube estis saĝa elekto por la EU.

Tiu interkonsento ankaŭ respondis al la atendo de la mondo. En la ŝlosila momento de pliigo de nestabileco kaj necerteco, Ĉinio kaj Eŭropo kune klopodas por renormaligi produkton kaj provizadon de tutmonda industrio, elsendante firman signalon por konservi liberan komercon kaj multflankecon, kio ĝuste estas postulo de la epoko.

Kiel Xi diris post tiu kunveno, la interkonsento forte gvidos ekonomian reprosperiĝon de la postepidemia mondo, akcelos komercan liberigon kaj kaj investan faciligon de la mondo, pliigos konfidon de la internacia komunumo pri ekonomia tutmondiĝo kaj libera komerco, kaj faros gravan kontribuon de la du grandaj merkatoj de Ĉinio kaj Eŭropo por konstruado de malferma monda ekonomio.

Dividu