​Eksterordinara “ĉina forto” antaŭenpuŝas la mondon

Mirinda Publikigita: 2021-01-01 18:36:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉe la soljlo de la nova jaro, ĉina prezidanto Xi Jinping donis novjaran mesaĝon de 2021 per la Ĉina Komunikila Grupo kaj la interreto, retrorigardante eksterordinaran procezon de la pasinta jaro kaj priskribante disvolviĝan perspektivon de 2021, li esprimas belajn bondezirojn por la nova jaro. Pompa ĉina forto ne nur stimulis la ĉinan popolon venki penojn kaj malfacilojn kaj donis fidon kaj movforton al la internacia komunumo, antaŭenpuŝante la mondon kuraĝe iri en ventoj.

“Meti la popolon kaj la vivon en la unuan lokon”, “Ĉiuj estas eminentaj.” Tio estas la plej klara signo de la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio. Prezidanto Xi kun profunda amo diris, ke ordinaro kreis grandecon, heroo naskiĝos el la popolo. Estas kortuŝa la granda spirito montrita de la ĉina popolo en batalo kontraŭ la epidemio.

Samtempe Ĉinio aktive antaŭenigis internacian kunlaboron en batalo kontraŭ la epidemio kaj profunde klarigis la enhavon de “komunumo kun la komuna estonteco de la homaro”. Ĝuste kiel dirite de Xi, post ventoj kaj pluvoj de la pasinta jaro, ni konsciis signifon de la komunumo kun la komuna estonteco de la homaro, kio jam estis pli profunde atentata ol iam ajn antaŭe.

Vizaĝe al malfacila problemo de prevento kaj regado de la epidemio kaj kunordigita disvolviĝo de ekonomio kaj socio, Ĉinio atingis elstaran rezulton. La gren-produktado realigis riĉan rikolton en sinsekvaj 17 jaroj. La satelito Tianwen-1, lunsondilo Chang’e-5, profundmara batisfero Fendouzhe kaj aliaj sciencaj esploraj programoj realigis gravajn rompojn. La liberkomerca haveno de Hainan prospere disvolviĝas. Ĉiuflanka konstruado de modere prospera socio akiris grandajn historiojn atingojn, kaj la batalo de malriĉec-elimino akiris decidan vekon. Tio atestis eksterordinaran atingon de Ĉinio en 2020.

Trairante montojn kaj riverojn, Ĉinio plu diligente laboros por stabile marŝi al la celo de riĉiĝo de ĉiuj. En tiu procezo, la eksterordinara “ĉina forto” antaŭenpuŝos la mondon dispeli la ombron kaj konstrui pli belan “Tero-hejmon”.

Dividu