“Tibeto-karto” de usonaj politikistaĉoj estas forĵetinda papero

Xiong Linping Publikigita: 2021-01-05 17:05:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vidante ke la oficperiodo baldaŭ atingos sian finon, iuj usonaj politikistaĉoj intense elmetis la tiel nomatan "karton retenantan Ĉinion".

La problemo pri Tibeto denove estas brue vekita, ĉar lastatempe usona gvidanto subskribis “Tibeta politiko kaj subtena akto en 2020”. Kun preteksto de homaj rajtoj kaj religia libereco iuj usonaj politikistaĉoj kalumnias la socian disvolvo-staton de Tibeto, malhonoras la politikon de Ĉinio pri etnoj kaj religioj, kaj intervenas pri la reenkarniĝo de viva budho. Ilia celo estas kuraĝigi la secesiistojn de Tibeto, damaĝi la prosperon kaj stabilecon de Tibeto, kaj meti insidon al la sekvanta usona registaro. La intenco estas malica, kaj tion la mondo vidas klare.

Se oni bone konus la historion de Tibeto, oni orientiĝus pri la tibeta problemo. Estas evidente, ke ne temas pri etno, religio kaj homaj rajtoj, kiel usonaj politikistaĉoj rimarkis, sed pri la suvereneco kaj la teritoria integreco de Ĉinio. Iuj usonanoj ellaboris la tiel nomantan akton pri Tibeto, kio estas enmiksiĝo en la internajn aferojn de Ĉinio, kaj kio serioze malobservas la internacian juron kaj la fundamentan pricipon de internaciaj rilatoj. Sekve ĝi estas forĵetinda papero, kaj ilia ludado esta nete ilin amuzi.

En Ĉinio la tradicio, reenkarniĝo de viva budho, daŭras kelkajn centojn da jaroj, kaj ĝi jam fariĝas serioza religia ceremonio kaj sistemo. La afero pri la reenkarniĝo de viva budho fakte estas la kombinaĵo de la ĉina suvereneco, la registara aŭtoritato, la religia principo kaj la sento de la kredantaro. Do ĝi absolute ne estas "unika laŭleĝa rajto de reenkarniĝanto", pretendata de tiuj usonaj politikistaĉoj. Kontraŭ ilia rimarko la tuta ĉina popolo, inkluzive de la tibetaj samlandanoj, firme oponas.

Efektive, la nigraj manoj de iuj usonanoj jam delonge tuŝas Tibeton. En la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la pasinta jarcento la usona informa servo asistis Dalai-lamaon eskapi el la lando, kaj poste la Dalai-kliko estis longe monhelpata de usonaj politikistaĉoj. Kaj nun ili ellaboris la tiel nomatan akton pri Tibeto. Usono ne haltas interveni en la tibetajn aferojn, ĉar ili celas reteni Ĉinion per la tibeta problemo.

La akto pri Tibeto, kiun elmetis usonaj politikistaĉoj, elmontras, ke la secesiistoj de Tibeto jam troviĝas sen eliro, kaj ke tiujn usonajn politikistaĉojn karakterizas aroganteco kaj senscieco. Iliaj faroj kaj agoj destinite estas vanaj. Restas al ili nur ridindaĵo.

Dividu