Sufoki ĉinajn entreprenojn reflektas nenormalan psikologion de usonaj politikistaĉoj

Xiong Linping Publikigita: 2021-01-08 19:56:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe usona gvidanto subskribis ordonon, malpermesi al ok ĉinaj poŝtelefonaj aplikaĵoj, interalie Alipay kaj WeChat, ege popularaj en Ĉinio, esti en transakcioj, je preteksto de "ŝtata sekureco". Tio estas alia freneza agado de usonaj politikistaĉoj, kiuj, misuzante ŝtatajn fortojn, subpremas ĉinajn entreprenojn, antaŭ ol ili eksiĝos el sia ofico.

Oni notas, ke post kiam la Kapitolo estis sturmita, usona gvidanto jam diris, ke la nova registaro enoficiĝos en la 20-a de januaro. Sed tiu ĉi ordono validiĝos nur post 45 tagoj ekde kiam ĝi estis subskribita. En tio sin kaŝas demando, ĉu la ordono estos plenumita. Fakte, la ĵurnalo Wall Street raportis citante el la vortoj de bone informita persono, ke la usonaj Ŝtata Departemento kaj Nacidefenda Ministerio nun diskutas kun la Financa Ministerio pri tio, ĉu la ordono kaŭzos vastan influon al la kapitala merkato, kaj ke la ordono ankoraŭ estas diskutata.

El tio videblas, ke tiu ĉi ordono pli ŝajnas "metita mino" antaŭ la eksiĝo de ĉi usona registaro, kun la celo instigi la venontan registaron esti pli malcedema al Ĉinio. La intenco estas klara kaj malica.

De antaŭ kvar jaroj iuj usonanoj rigardas Ĉinion kiel sian plej grandan strategian kontraŭulon kaj faras subpremon al ĝi ĉiuflanke. Ili celas al ĉinaj entreprenoj, precipe al altteknologiaj kaj interretaj. Ilia intenco estas reteni per tio la disvolvadon de Ĉinio.

Ĝuste kiel iuj observantoj diris, ke Usono ĝeneraligas la koncepton de ŝtata sekureco kaj senkaŭze subpremas ĉinajn entreprenojn, kio reflektas la psikologian nenormalecon de iuj usonanoj.

Se Usono agas nur laŭ siaj kapricoj, pluigante senkaŭzan subpremadon al ĉinaj entreprenoj, tio nepre estigos pli grandan obstaklon al la dulanda ekonomia kunlaboro kaj pagigos Usonon mem pli altan koston. El longperioda rigardo tio malfortigos la konfidon de tutmondaj investantoj pri la usona komerca medio.

Pli ol dek tagojn poste Usono havos novan registaron. El kia ajn konsidero, pli saĝa elekto estas eviti "meti piedon sur minon" kaj kiel eble plej rapide korekti eraran agadon kontraŭ Ĉinio. Rezolute gardi la ŝtatan suverenecon, sekurecon kaj evoluinteresojn, pri tio Ĉinio neniam ŝanceliĝos.

Dividu