Usona demokratio havos gravan reformon

Selena Publikigita: 2021-01-12 15:11:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Advokato pri publika juro de Francio, Eŭropo kaj Usono, Olivier PITON, el advokatejo de Vaŝingtono, diris lastatempe en sia artikolo, ke la usona demokratio eble havos gravan reformon.

Li diris, ke estis la unuafoja tumulto en la usona Kapitolo en 244 jaroj. Iuj usonanoj entrudiĝis en la Kapitolon kaj perforte agadis, kio ne nur kaŭzis negativan influon, sed ankaŭ rompos politikan ekvilibron de Usono en estontaj kelkaj jaroj. Cetere tio havos influon sur la popolon, politikajn partiojn, administran modelon de la registaro kaj eĉ uzadon de sociaj komunikiloj. Oni jam rimarkis, ke la konto de Donald Trump ĉe Twitter estis fermita por ĉiam.

Donald Trump estas la unua prezidento, kiu rifuzas agnoski malvenkon en la prezident-elektado en la usona historio. Tio klarigis, kial liaj subtenantoj tiel kverelis, ĉar ili rifuzis akcepti la fakton, ke la kandidato subtenata de ili perdis la elektadon. Sekve la afero estis nebridebla. Olivier PITON diris, ke kvankam homoj opinias, ke Trump intencis deadmoni la kongreson per siaj subtenantoj, tamen li ne konsentas, ke Trump celas lanĉi politikan renverson, ĉar Trump volas gajni venkon per reguloj ĝenerale agnoskitaj. Bedaŭrinde, perforta agado fariĝis neregebla.

La usona demokratio falis en krizon, tamen ĝia evoluo daŭros. Post specialaj okazaĵoj, ĉiu lando devas serioze sin ekzamenos. Ankaŭ Usono ekzamenos siajn regadon, regulojn de elektado kaj komunikadon inter la aŭtoritatoj kaj popolo, precipe en sociaj retejoj. Tial la usona demokratio travivos grandajn ŝanĝiĝojn. Eble post kelkaj jaroj, aperos tute nova demokratia sistemo.

Sekve la tasko por Joe Biden estos unuigi la du partiojn, kiuj havas malsamajn politikajn opiniojn kaj eĉ rigardas unu la alian kiel malamikon. Antaŭ kelkaj monatoj aperis perfortaĵoj en Usono: manifestacio de ekstreme maldekstra alo, manifestacio de ekstreme dekstra alo, perforto de policanoj kaj la evento de la 6a de januaro. Tial ekde la 21a de januaro la celo por Biden estos preskaŭ neatingebla, tio estas reunuigi la ekstreme dividiĝintan landon.

Dividu