Ĉina eksterlanda komerco komunikas al mondo renormaligan forton

Yu Publikigita: 2021-01-15 14:05:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La eksterlanda komerco de Ĉinio kreis novan alton en la pasinta jaro. La Ĝenerala Administracio de Doganoj ĵaŭde publikigis donitaĵojn de la eksterlanda komerco en 2020. Kontraŭ la fono de la kronvirusa epidemio furioza tra la tuta mondo kaj evidenta malkresko de tutmonda translanda komerco, bonaj rezultoj de la ĉina eksterlanda komerco estis malfacile akirebla kaj forte antaŭenigis renormaliĝon de la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj.

La donitaĵoj montris, ke en la pasinta jaro la sumo de eksportado de varoj atingis 32,16 duilionojn da juanoj kun kresko de 1,9% kompare kun la antaŭa jaro. La eksportado de teksaĵoj, medicinaj aparatoj kaj medikamentoj kreskis je 31%. Ĉinio eksportis 224,2 miliardojn da maskoj inter marto kaj fino de decembro en 2020 por helpi la internacian komunumon batali kontraŭ la kronvirusa epidemio. Ankaŭ la eksportado de tekkomputiloj, tabulkomputiloj kaj hejmaj elektronikaj aparatoj kreskis je 22,1%. Tiuj eksportoj garantiis la tutmondan bezonon de kontraŭepidemiaj materialoj kaj ankaŭ kontenigis la postuladon de tutmondaj popoloj pri enhejma laboro kaj konsumado dum la epidemio.

Estas menciinde, ke en 2020 la sumoj de komerco de Ĉinio kun tri ĉefaj partneroj, la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, la Eŭropa Unio kaj Usono, kreskis je 7%, 5,3% kaj 8,8% respektive. La eksportado de Ĉinio al landoj laŭ la Zono kaj Vojo kalkuliĝis al 9,37 duilionoj da juanoj kun la kresko de 1%. Estas evidente, ke Ĉinio firmigis la pozicion kiel la plej granda varkomerca lando kaj dividis kun siaj tutmondaj partneroj pli da dividendoj de disvolviĝo.

Multaj internaciaj institucioj prognozis, ke Ĉinio konservos la tendencon de forta kresko en la eksterlanda komerco en la nova jaro.

Dividu