Vivo de usonaj malsanuloj estas kidnapita de la usona medicina sistemo

Xiong Linping Publikigita: 2021-01-17 22:16:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiam Mikell, kiu infektiĝis je Covid-19 kaj estis en hospitalo por 62 tagoj, ricevis fakturon de maksimuma prezo 1,12 milionoj da usonaj dolaroj, kaj kiam ordinaraj usonanoj rifuzis kuracadon pro la timo ne povi pagi karegajn elspezojn... la usona medicina sistemo, sub la “lupeo” de la pandemio, radikale malkovras sian substancon: servi nur kapitalistojn kaj kidnapi la vivon de ordinaraj usonanoj.

Malsame al eŭropaj landoj kaj Japanio, kiuj havas socian medicinan sistemon kovrantan la totalan civiton, Usono praktikas kombinan sistemon de komerca medicina asekuro kaj registar medicina asekuro. La antaŭa kovras ĉ. 53% de la tuta loĝantaro, dum la lasta ĉ. 38%, kaj ceteraj usonanoj, ĉ. 9% de la civito, havas nenian asekuron. La dispozicio de la usonaj medicinaj rimedoj evidente montras sin ĉefe en merkato kaj flanke en registaro. Kuracistoj, asekuraj kompanioj, farmaciaj fabrikoj kaj administracioj pri medicino kaj ties asekuro, ili ĉiuj kaj konkurencas kaj koluzias unuj kun aliaj, kaj la ordinaraj usonanoj kaj la ŝtataj riĉaĵoj fariĝas viktimoj de ilia konkurado.

Laŭ donitaĵoj de la usona Ŝtata Statistika Buroo, la usona medicina elspezo en 2019 estis preskaŭ 3 600 miliardoj da usonaj dolaroj, egala ĉ. 18% de la malneta enlanda produkto. Tiu kvanto multe pli altas ol tiu en aliaj evoluintaj landoj. Sed la averaĝa vivdaŭro de la usonanoj estas pli mallonga ol tiu en aliaj 25 membro-landoj de la Organizaĵo de Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado.

En Usono koncernaj grupoj de interesoj prenas gajnitajn profitojn kiel politikan ofer-monon, proparolante pro si ke medicina leĝdono kaj koncernaj politikoj proksimiĝu al ili, kaj sekve ili povas akiri pli multe da profitoj. Pro tiu kaŭzo, ĉu la Respublika Partio, ĉu la Demokrata Partio, neniu el ambaŭ volas fari reformon kontraŭ la usona medicina sistemo.

Nur se la usona mon-politiko ne estus reformita, la ordinaraj usonanoj kaj eĉ la tuta lando neeviteble estus morditaj de la midecina sistemo. Ĉu tio ne estas “usona tragedio” reĝisorita de kapitalistoj?

Dividu