​Rasismo fariĝas akcelilo por disŝiri la usonan socion

Xiong Linping Publikigita: 2021-01-19 16:58:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"La usona 'demokratio' ne multe taŭgas por la negroj." Tiel diris la usona afrikdevena retiriĝinta basketstelo Kareem Abdul-Jabbar. Tiu frazo montras la malutilon, kiu daŭras 400 jarojn, al la usonaj naciminoritatoj kaj malkaŝas la hipokritecon de la usoneska demokratio, tio estas "ĉiuj estas egalaj".

La evento de perforta sturmo al la usona Kapitolo, kiu okazis lastatempe, fariĝas la plej nova piednoto de la ĉi-supra frazo. En la komenco iuj policanoj permesis manifestaciantojn en la Kapitolon kaj eĉ intime fotis sin kun tiuj; kaj duatage ĉirkaŭ la manifestaciantoj ĉe la monumento Lincoln apenaŭ videblis policanoj kaj naciaj gardistoj. La sinteno de la polico pritrakti tiujn ĉi protestantojn ĉefe konsistantaj el blankuloj frapante kontrastas kun la perforta subpremadon al la manifestaciantoj, kiuj en junio de 2020 protestis kontraŭ rasdiskriminacio.

La haŭtkoloro ne samas, la pritrakto do malsamas. Ĝuste kiel Joe Scarborough, parolanto de Microsoft-nbc television, diris, ke, se tiuj manifestaciantoj estus afrikdevenuloj, policanoj fusilpafus sur iliajn vizaĝojn. La kialo, pro kiu la usona polico faras distingadon inter blankuloj kaj nigruloj, kuŝas en tio, ke en Usono longatempe ekzistas rasdiskriminacio kaj supereco de blankuloj.

Se oni vidus la historion de Usono, rasdiskriminacio ja estas unu el la plej gravaj rimedoj de Usono por ties "riĉiĝo". Ĝis nun naciplimalmultoj en Usono ankoraŭ ne akiris al si la pozicion, kiun ili devus havi. Neegaleco en juĝaferoj, diferenco inter riĉeco kaj malriĉeco, malsameco en medicina traktado, pro rasdiskriminacio, eligas venenon en diversaj formoj. Precipe, kiam la pandemio sovaĝas, la mondo vidas, ke en Usono, la unika superpotenco sur la tero, igis malplimultojn korŝire krii: "Mi ne povas elspiri".

Se usonaj regantoj rifuzus sin ekzameni pri la historiaj faktoroj post rasdiskriminacio kaj pri problemoj kiel la neegaleco de ekonomio kaj socio kaj kiel misformo de la politika strukturo, tiam tiu kancero - rasdiskriminacio - do ĉiam sekvos Usonon kaj fariĝas konstanta vunddoloro de la usona socio. La mondo jam pli frue vidas, ke la tiel nomata usoneska "demokratio" estas nenio alia, ol politika ludo, kiun ĝuas nur "malmultaj homoj".



Dividu