Perspektivo de dialogkunveno de "Tagordo Davos"

Ĝoja Publikigita: 2021-01-21 13:10:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la Monda Ekonomia Forumo, kies sidejo situas en Ĝenevo, deklaris okazigi virtualan dialogkunvenon de "Tagordo Davos" de la 25-a ĝis la 29-a de januaro. Invitite de Kaus Schwab, kreinto kaj plenuma prezidanto de Monda Ekonomia Forumo, la 25-an de januaro en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping videe ĉeestos dialogkunvenon de "Tagordo Davos" kadre de la forumo kaj donos specialan salutmesaĝon.

La kronvirusa epidemio estas rigardata la plej serioza krizo de monda publika sano en la lastaj cent jaroj, mortoj superis 2 milionojn, kio "rompis korojn" (parolo de Antonio Guterres). Samtempe kun tio en 2020 la monda ekonomio falis en plej seriozan ekonomian regreson post la Dua Monda Milito, kaj en multaj landoj la malpliiĝo de malneta enlanda produkto atingis historie plej altan nivelon. Internacia Labora Organizo taksis, ke pro krizoj de ekonomio kaj laboro kaŭzitaj de la epidemio proksimume 25 milionoj da homoj perdos laborojn, kiuj superis tiujn de la monda financa krizo en 2008. En 2021 Kristalina Georgieva, ĝenerala direktoro de la Monda Mona Fonduso, refoje donis antaŭan averton, ke daŭros plu necerteco de la monda ekonomio.

Ripetado de la epidemio foje kaj refoje avertis, ke antaŭ grandaj epidemioj, ĉu la nuna kronvirusa krizo, ĉu gripo senbride disvastiĝanta en 1918, ĉu “pesto” mortiginta sennombrajn personojn kaj ŝanĝinta la historian procezon, la homaro, sendistingante pri raso kaj socia rango, aŭ "komune sukcesas", aŭ "komune fiaskas", ne ekzistas por ĝi ludoj je nula sumo: ke “vi sukcesas kaj mi fiaskas.”

Antaŭ 4 jaroj en inaŭguro de la Monda Ekonomia Forumo Davos, en sia ĉeftema prelego Xi unuafoje menciis: "La homaro jam estas komunumo de komuna estonto, en kiu vi kaj mi strikte rilatas, altgrade kunfandiĝas interesoj kaj ĉiuj dependas strike unuj de la aliaj". Tio montras la solvon de komunaj defioj antaŭ la homaro. Laŭ publika opinio, tre similas la nuna situacio al la situacio en la komenco de 2017 kaj la homaro refoje staras ĉe vojkruciĝo.

Nun la homaro same alfrontas timon pri la nekonata estonto, kaj plenigi fendon inter homoj, reatingi komunajn konojn, prosperigi mondajn kunlaborojn, komune diskuti kaj komune konstrui "komunumon de komuna estonto de la homaro" estas la nepra vojo de la homaro por eliri ombron kaj rehavi fidon.

Dividu