Fremda investo en Ĉinio atingis novan alton

Qiujieming Publikigita: 2021-01-21 17:30:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ministerio de Komerco merkrede publikigis donitaĵojn, montrante, ke Ĉinio uzis 999, 98 miliardojn da juanoj da fremda investo en la pasinta jaro, pli multe je 6, 2% kompare kun la antaŭa jaro. Tio estis la nova alto historie. Dume 776, 77 miliardoj da juanoj estis uzataj de la serva industrio, pli multe je 13,9%. La investo por altteknologia industrio kreskis je 11, 4% kaj tiu por altteknologia servoindustrio kreskis je 28, 5%. Pliboniĝo de la investa strukturo en Ĉinio montris la ŝanĝiĝon de rapidega kresko al altkvalita disvolviĝo de la ĉina ekonomio.

Malgraŭ la ĝenerala malkresko de la rekta eksterlanda investo en la mondo pro la kronvirusa pandemio, Ĉinio ankoraŭ forte altiris fremdan investon. Unue, ĝi komencis serion da politikoj por stabiligi kaj protekti la fremdan investon dum la epidemio, fortigante la fidon de internaciaj investantoj. Due, ĝi altiris fremdan investon malgraŭ la epidemio per sia pli larĝa pordmalfermo. Trie, ĝi plibonigis la komercan medion, altigante la popularecon de sia merkato.

Laŭ la donitaĵoj, en 2020, ĉirkaŭ 60% de fremdlandaj entreprenoj en Ĉinio subtenis la kreskon de komerca enspezo kaj profito aŭ konservis egalecon en la pasinta jaro. Ĉirkaŭ 90% de fremdlandaj entreprenoj estas optimusimaj aŭ singarde optimismaj pri la estonteco.

Dividu