Direktiĝi unu al la alia por igi la ĉina-usonan rilatecon reveni sur ĝustan trakon

Xiong Linping Publikigita: 2021-01-22 19:40:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 20-an de januaro laŭ la loka tempo la usona elektita prezidento Biden faris ĵuron en la momento de enoficiĝo. La publiko ĝenerale antaŭvidas, ke Usono iagrade reĝustigos siajn politikojn enlandajn kaj eksterlandajn. Interalie, ĉu la nova registaro de Usono estos prudenta kaj objektiva pritrakti la rilatojn kun Ĉinio kaj ellabori racian kaj praktikan politikon pri Ĉinio, tio estas vaste atentata.

En la pasintaj kvar jaroj la ĉina-usona rilateco spertis tre malfacilan tempon, kaj la ĉefa kaŭzo kuŝas en tio, ke iuj vaŝingtonaj politikistaĉoj, kiuj bazis sin sur malvarma milito kaj ideologia antaŭjuĝo, rigardis Ĉinion kiel "la plej grandan minacon", malgloris la ĉinan politikan sistemon, subpremis ĉinajn entreprenojn, kaj oftege tuŝis la ruĝan linion, kiam temis pri la ĉinaj kernaj interesoj kaj grave prizorgataj problemoj, ĉio ĉi tio serioze damaĝas la dulandan strategian interfidecon kaj ankaŭ ekscese detruas la pacon kaj stabilecon de la mondo.

En tia embaraso, ĉu la ĉina-usona rilateco povos sin elturni? En la lasta tagdeko de novembro de 2020, kiam la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis gratulmesaĝon al Biden, nove elektita usona prezidento, li diris kun espero, ke la du partioj devas sin teni en nekonflikto kaj neantagonismo, respekti unu la alian, kundividi la spiriton de kungajno kaj kunlaboro, superregi la malkonkordon, tiel ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono antaŭeniru sane kaj stabile. El tio oni povas rezulti, ke tiuj koncizaj vortoj indikas la nodon de la dulandaj rilatoj kaj samtempe montras, kiel la ĉina-usona rilateco liberigas sin el la embaraso.

La kontaktiĝo inter grandaj landoj ĉefe prezentas sin en respekto unu al la alia. Pro tio la nova usona registaro devas peni igi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono reveni sur ĝustan takton. Usono, sub la gvidado de Biden, nepre ekos de tutnova startpunkto: starigi kun Ĉinio bonefikan interagan mekanismon por solvi la malkonkordon kaj disvolvi la komunajn interesojn.

Nuntempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono staras ĉe nova vojkruciĝo. Malkonkordo ne devas kaŭzi fendiĝon, nur kunlaboro povas disrompi obstaklojn. Ĉinio jam iniciatis la proponon, ke la du partioj aktivigu kaj malfermu ĉiujn dialogajn kanalojn, reordigu kaj pritraktu la liston de kontaktoj, koncentru sin al la kunlaboro kontraŭ la pandemio. Ĉinio esperas, ke la usona nova registaro kaj la ĉina direktiĝos unu al la alia, kune komponos "novan paĝon" de la rialtoj inter Ĉinio kaj Usono. Tio ne nur konformas al la dulandaj popoloj, sed krome estas la devo, kiun grandaj landoj devas por la mondo porti sur sin.

Dividu