Ĉinio donas sian solvon al distribuado de kronvirusaj vakcinoj

Yu Publikigita: 2021-01-23 16:52:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La apero de vakcino kontraŭ la nova kronviruso sendube estas kuraĝiga novaĵo por homoj. Tamen estas maljusteco en distribuado de vakcinoj. Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris lastatempe, ke entute pli ol 39 milionoj da dozoj da vakcinoj estis injektitaj en 49 riĉaj landoj, sed por iu subevoluinta lando estas disponeblaj nur 25 dozoj. Kelkaj amaskomunikiloj raportis, ke en Gvineo estis vakcinitaj nur 25 homoj, inkluzive de ĝia prezidento. La ĉefo de la MOS estas tre maltrankvila pri tio, ke homoj en malriĉaj landoj eble ne povus esti vakcinitaj eĉ post tre longa tempo, tiel prokrastante la progreson de homoj en batalo kontraŭ la viruso.

Juste distribui vakcinojn, prioritatigi homojn, kiuj plej urĝe bezonas esti vakcinon, kaj ebligi al popoloj en malriĉaj landoj ricevi vakcinojn kiel eble plej frue estas origina intenco de la MOS kaj aliaj institucioj pri efektivigo de la tutmonda mekanismo pri akiro de vakcinoj. Sed la fakto estas, ke iuj okcidentaj landoj akaparis vakcinojn, kaj iuj fabrikistoj de vakcinoj liveris vakcinojn unue al riĉaj landoj por pli multe profiti, kio kaŭzis merkatan malordon.

Sed Ĉinio ĉiam klopodas plenumi sian promeson fari la kronvirusan vakcinon tutmonda publika bono. Ĝi aliĝis al la tutmonda mekanismo kaj komencis kunlabori kun pli ol dek landoj por ekspluati vakcinojn. Ĝi plenumas sian devon kiel granda respondeca lando per senlaca klopodo por konstruado de sankomunumo de la homaro. Ĝis nun, Ĉilio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Barejno, Egiptio, Jordano, Turkio, Indonezio kaj Brazilo jam aprobis uzon de ĉina vakcino. Laŭ statistiko, pli ol 40 landoj esprimis deziron pri aĉeto de ĉinaj vakcinoj.

Dividu