Kia tutmondiĝo estas bezonata de la mondo

Lucia Publikigita: 2021-01-27 20:13:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nun la kronvirusa pandemio disvastiĝas tutmonde, la monda ekonomio profunde recesias, kaj tutmondaj defioj aperas unu post alia. Nuntempe, la disvastiĝo de la pandemio fariĝas kialo de iuj personoj por kontraŭstari la ekonomian tutmondiĝon. Sed fakte, post la eksplodo de la pandemio, tutmondiĝo estas nemankigebla por disvolviĝo kaj transporto de vakcinoj.

Antaŭ kvar jaroj (2017), ĉina prezidanto Xi Jinping alparolis la malferman sesion de la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo, sisteme klarigante la opiniojn kaj proponojn de Ĉinio pri ekonomia tutmondiĝo, kaj esprimante fortan subtenon al ekonomia tutmondiĝo. Li diris, ke kvankam la ekonomia tutmondiĝo alportas novajn problemojn, tamen ĉiuj flankoj devas bone koni kaj uzi la ekonimian tutmondiĝon, starigi tutmondan konsenton, restarigi tutmondan reciprokan fidon, akceli tutmondan kunlaboron, kaj kontribui al solvado de la urĝaj tutmondaj problemoj alfrontataj de la internacia komunumo.

Lastatempe, la Monda Ekonomia Forumo (MEF), kies stabejo troviĝas en Ĝenevo, publikigis la Raporton pri Tutmondaj Riskoj de 2021, avertante, ke la kronvirusa epidemio ne nur forprenis la vivojn de kelkaj milionoj da homoj, sed ankaŭ severigis la distancon inter riĉuloj kaj malriĉuloj kaj socian diferenciĝon, eble malhelpos la tutmondan ekonomian disvolviĝon en la venontaj tri ĝis kvin jaroj, kaj plialtigos geopolitikan streĉecon en la venontaj kvin ĝis dek jaroj.

Lunde dum parolado en la virtuala kunveno de la Monda Ekonomia Forumo de la Tagordo Davos, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke ne ekzistas distingo de bonaj kaj malbonaj sistemoj de malsamaj landoj, la ŝlosilo kuŝas en tio, ĉu ĝi akiras subtenon de la popolo. Li diris ankaŭ, ke la internacia komunumo devas havi longtempan vidon, plenumi sian promeson, doni necesan subtenon al evoluantaj landoj kaj protekti iliajn legitimajn disvolvajn interesojn por ke tiuj landoj kune dividu oportunojn kaj rezultojn de disvolviĝo.

Evidente, la malferma kaj inkluziva tutmondiĝo estas bezonata de la mondo. Ne eblas por ajna lando solvi ĉiujn tutmondajn demandojn de la homaro, tutmonda agado, tutmonda traktado kaj tutmonda kunlaboro estas rekomendataj.

Dividu