Solvoj de Ĉinio por plibonigo de tutmonda regado

Lucia Publikigita: 2021-01-28 19:51:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la virtuala kunveno de la Tagordo Davos de la Monda Ekonomia Forumo. Lia parolado profunde analizis temojn de la epoko kaj sisteme respondis la demandon, kian multflankismon bezonas la mondo, montrante direkton por renormaligo de la monda ekonomio kaj tutmonda regado en post-pandemia epoko.

Gazeto Russian Gazette komentis, ke Xi sisteme montris Davos-argumenton al la mondo en post-pandemia epoko.

“Konsiliĝo, komuna partopreno, kundivido” estas ĉina vidpunkto pri tutmonda regado. Antaŭ kvar jaroj (2017), ĉina prezidanto Xi Jinping alparolis la malferman sesion de la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo, kaj montris, ke la tutmonda regada sistemo nur povos liveri fortan garantion al la monda ekonomio kiam ĝi adaptiĝas al la novaj postuloj de la internacia ekonomia strukturo. Kvar jarojn poste, meze de la pandemio nevidebla dum jarcento kaj senprecedencaj tutmondaj ŝanĝiĝoj, la monda ekonomio profunde recesias, kaj tutmonda regado frontas al malnovaj problemoj kaj novaj defioj. Ekzemple socia diferenciĝo, tutmonda publika sano, klimatŝanĝiĝo, ktp.

Nun, Xi refoje sisteme prezentis ĉinan saĝon pri kiel plibonigi tutmondan regadon. Li diris, ke landoj devas akordiĝi kaj normaligi la rilatojn inter si per sistemoj kaj reguloj, sed ne devas praktiki unuflankismon en la nomo de multflankismo.

Jes, multflankismo temas pri tio, ke internaciaj aferoj estas traktataj per konsuliĝo kaj la estonteco de la mondo estas decidita de ĉiuj per komuna laboro. Konflikto kaj konfronto kondukos al malĝusta vojo kaj damaĝos interesojn de diversaj landoj kaj bonfarton de popoloj

Dividu