Monda ekonomio ne povas revigliĝi sen kontribuo de Ĉinio

Selena Publikigita: 2021-02-04 09:21:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Jean-Marc DANIEL, franca ekonomikisto kaj profesoro de Komerca Lernejo ESCP , diris lastatempe en sia artikolo, ke la monda ekonomio ne povas revigliĝi sen kontribuo de Ĉinio.

Li diris, ke multaj landoj, precipe eŭropaj landoj estis en krizo pro la kronvirusa epidemio kaj eĉ eniris en recesion. La malneta enlanda produkto de la kvar gravaj ekonomioj Francio, Britio, Hispanio kaj Italio malkreskis je 10%, kio certe havos influon sur la mondan ekonomion. En 2020, Ĉinio realigis ekonomian kreskon, kaj tio estas bona novaĵo fortiganta fidon de eŭropaj landoj.

En 2021, se ĉio glate iros, aliaj landoj renormaligos siajn ekonomiojn sub akcelo de Ĉinio. Laŭ prognozo de la Monda Mona Fonduso, la ekonomia indico estos pli optimismiga ol tiu de 2020. Vakcinado helpos renormaligi la ekonomion kaj socian vivon, kaj produktiveco de diversaj landoj espereble revenos al la niveloj de 2018 kaj 2019. Ĉio dependas de efikeco kaj kovrado de vakcinoj kaj la fido de homoj pri vakcinoj.

Dividu