Neniu forestos en tutmonda vakcinado kontraŭ COVID-19

Henggang Publikigita: 2021-02-04 17:00:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sekve de tio, ke la nombro de infektitoj superis 100 milionojn kun pli ol 2 milionoj da mortoj, la batalo inter homaro kaj la pandemio ĵus atingis ankoraŭ pli malbonan mejloŝtonon.

Por ŝanĝi la situacion, vakcinoj estas nemankigeblaj. La apero de vakcino kontraŭ la nova kronviruso sendube estas kuraĝiga novaĵo por homoj. Tamen la tutmonda kovrado de la vakcinado estas pli grava. Juste distribui vakcinojn, prioritatigi homojn, kiuj plej urĝe bezonas vakcinadon, kaj ebligi al popoloj en malriĉaj landoj ricevi vakcinojn kiel eble plej frue estas origina intenco de la MOS kaj aliaj institucioj pri efektivigo de la tutmonda mekanismo pri akiro de vakcinoj.

Bedaŭrinde la fakto estas, ke lastatempe Britio, Usono kaj Eŭropo faris buŝan polemikon por distribuado de vakcinoj. Poste la firmao AstraZeneca malstreĉigis sian decidon kaj preparis liveri pli da vakcinoj al membroj de la Eŭropa Unio. Tial la EU povas akiri 40 milionojn da dozoj, nur duonon de la antaŭe fiksita plano. La okazo inter du punktoj de la Angla Kanalo kaj inter la du bordoj de la Atlantiko venas de tio, ke la produktpovo de la vakcinoj ankoraŭ ne kontentigis postulon kaj la tri partioj kune sentis sin tiel maljuste traktita pro neegala divido.

Samtempe la divido de vakcinoj al riĉaj landoj kaj malriĉaj landoj montris pli grandan maljustecon. Iuj okcidentaj landoj akaparis vakcinojn, kaj iuj fabrikistoj de vakcinoj liveris vakcinojn unue al riĉaj landoj por pli multe profiti, kio kaŭzis merkatan malordon. Nun riĉaj landoj jam liberigas siajn bretojn, sed la malriĉaj estas blokitaj ĉe la fino de la atendo. Tiu ĉi sceno estas totale tro konata en la historio, kaj tio ne devas esti ripetita.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris lastatempe, ke entute pli ol 39 milionoj da dozoj da vakcinoj estis injektitaj en 49 riĉaj landoj, sed por iuj subevoluintaj landoj estas disponeblaj nur 25 dozoj.

Laŭ la tutmonda alianco de organizoj kaj aktivuloj People's Vaccine Alliance, riĉaj landoj reprezentantaj nur 14 procentojn de la monda loĝantaro aĉetis 53 procentojn el ok ĉefaj vakcinaj kandidatoj. Oni citis Kanadon kiel ekzemplon. Se ĉiuj ĝiaj antaŭmendiloj estus liveritaj, ĝi povus inokuli siajn loĝantojn kvin fojojn.

Kontraŭe, malriĉaj landoj estas malsataj por akiri vakcinojn. Kelkaj amaskomunikiloj raportis, ke en Gvineo estis vakcinitaj nur 25 homoj, inkluzive de ĝia prezidento. Kaj multaj aliaj landoj havas eĉ neniun.

La ĉefo de la MOS estas tre maltrankvila pri tio, ke homoj en malriĉaj landoj eble ne povus esti vakcinitaj eĉ post tre longa tempo, tiel prokrastante la progreson de homoj en batalo kontraŭ la viruso. Samtempe iuj riĉaj landoj komencis sian pripenson de “Vakcinaj Pasportoj”. Ĝi sonas kiel bona ideo sed estas kun vere granda problemo. Sen justa distribuado de tuta mondo, tiaj “pasportoj” fariĝos nur stampo de privilegio kaj humiliĝo de maljusteco.

Bedaŭrinde, tio ne estas la unua fojo, ke la pli bonhava parto de la mondo forlasis la aliajn dum krizo. De jarcentoj, multaj evoluantaj landoj klopodas por bonigi la bonstaton de siaj homoj kaj atingi siajn eksajn koloniigistojn. Sed ili frontas obstaklojn kun diversaj manieroj, multaj el ili estis truditaj de evoluintaj landoj, kiel komercaj baroj, teknologiaj breĉoj, neatingeblaj pruntoj kaj malraciaj klimataj ŝanĝiĝoj.

Pri klimata ŝanĝiĝo, iuj evoluintaj landoj hezitas respondecon pri sia historia emisio kaj provas transdoni la ŝarĝon al evoluantaj landoj. Tiel farante, ili rifuzis egalan aliron de tiuj evoluantaj landoj al estonta kresko. Tia maljusteco kaŭzis malstabilan, malekvilibran kaj nekontinuigeblan disvolviĝon tra la mondo, kaj tio estas la ĉefa faktoro de la malstabileco kaj necerteco en tutmonda kresko, inkluzive de minaco de terorismo kaj kontinuigo de rifuĝintoj.

La pandemio denove pruvis, ke problemoj de la mondo postulas tutmondajn solvojn. Se iu postlasas sin, ĉiuj estas vundeblaj.

Kiel grava parto de la mondo, Ĉinio ĉiam asertis, ke la viruso ne konas landlimojn, kaj la homaro havas komunan destinon. Solidareco kaj kunlaboro estas la plej potenca armilo por venki la kronvirusan pandemion. Tio estas ankaŭ la komuna konsento de la internacia komunumo.

Ĉinio ĉiam klopodas por plenumi sian promeson fari la kronvirusan vakcinon tutmonda publika bono. Ĝi aliĝis al la tutmonda mekanismo kaj komencis kunlabori kun pli ol dek landoj por ekspluati vakcinojn. Ĝi plenumas sian devon kiel granda respondeca lando per senlaca klopodo por konstruado de sankomunumo de la homaro. Laŭ statistiko, pli ol 40 landoj esprimis deziron pri aĉeto de ĉinaj vakcinoj. Ĝis nun, Ĉilio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Barejno, Egiptio, Jordano, Turkio, Indonezio kaj Brazilo jam aprobis uzon de la ĉina vakcino.

Ĉinio estas ĉe la avangardo de esplorado kaj ekspluatado de vakcinoj tutmonde, kun unu vakcino por kondiĉa merkatado kaj pluraj aliaj en klinikaj provoj en malsamaj stadioj, kaj ke tio liveris gravan subtenon al la batalo de Ĉinio kontraŭ la pandemio kaj ĝia partopreno en internacia kunlaboro pri vakcinoj. Nun Ĉinio komencis la vakcinadon de ŝlosilaj grupoj, kaj la enlanda postulo pri vakcinoj estas grandega. Plenumante enlandan postulon, Ĉinio venkis malfacilojn kaj klopodis por efektivigi internacian kunlaboron pri vakcinoj kun aliaj landoj, precipe evoluantaj landoj en malsamaj manieroj, kaj liveris al ili subtenon kaj helpon laŭ sia kapablo kaj iliaj bezonoj.

Dividu