Ĉu Xinjiang statas bone aŭ ne? Faktoj diras veron

Xiong Linping Publikigita: 2021-02-04 20:44:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Posttagmeze de la 3a de feburaro, en videa kunveno tenata de Ĉinio, frontanta al la misioj en Ĝenevo kaj la institucioj de UN tie, laosa reprezentanto dividis siajn spertojn pri la vizito al Xinjiang en 2019. Li diris, ke en la mondo ne ekzistas tia vojo de disvolvado, kia povas esti por ĉiuj landoj universala, kaj ke “la ĉina registaro atingis brilajn rezultojn en la socia evoluo, protekto de homaj rajtoj kaj aliaj flankoj.”

Tio ne estas nur lia opinio. La disvolviĝon kaj progreson de Xinjiang en la lastaj jaroj la mondo vidas klare. En tiu ĉi videkunveno ĉeestis pli ol 60 diplomatoj el diversaj misioj kaj institucioj, el kiuj ne malmultaj rememoris sian viziton al Xinjiang. Ili esprimis sian rekonon pri la klopodado de la ĉina registaro akceli la daŭripovan disvolvadon kaj protekton de homaj rajtoj.

Tiuj diplomatoj, kiuj iam persone vidis Xinjiang, eldiris la fakton: “Xinjiang estas bona loko”. Kiam iuj kontraŭĉiniaj okcidentanoj kalumniis kelkajn centmilojn da etnanoj en Xinjiang, ke “ili estas devigitaj pluki kotonon”, unu el la kotonkamparanoj en Xinjiang replikis per demando: “Ni kultivas nian teron, rikoltas nian kotonon kaj perlaboras nian monon, kiel vi povus nomi tion “deviga laboro”?

Donitaĵoj montras, ke en 2020 novaj laborlokoj kreskis je 461 100 en urboj, kaj krome 3 154 700 homoj el kamparo laboris aliloke aŭ alifake. En novembro la absoluta paŭperismo estis radikale solvita.

Estas klare pri la vero de Xinjiang, kie estas multaj rakontoj pri la socia disvolvado kaj interetna solidareco. Kiam la etnanoj de Xinjiang vivas dignan vivon per sia laboro, tiuj senhontaj mensogoj elpensitaj de usonaj kaj okcidentaj politikistaĉoj jam estas frakasitaj per la faktoj.

Dividu