Malgranda vakcino, tamen granda respondeco

Xiong Linping Publikigita: 2021-02-05 20:40:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dek milionoj da dozoj.

La 3a de februaro la ĉinaj aŭtoritatoj deklaris laŭplane liveri vakcinojn ĉefe al evoluantaj landoj, kiuj urĝas bezoni vakcinojn. Tiu ĉi agado vekis en multaj landoj grandan laŭdon. La serba prezidento Aleksandar Vučić diris: “La civitanoj de nia lando kredas je la ĉinaj vakcinoj sen ia ajn dubo, ankaŭ je la ĉina registaro kaj je la ĉinaj specialistoj.

Ke vakcino fariĝu tutmonde publika produktaĵo, tio estis la promeso farita de Ĉinio.

Nuntempe, la unua aro da vakcinoj liverita de Ĉinio jam atingis Pakistanon, kaj aliaj aroj estas ekspedataj al 13 evoluantaj landoj. Poste Ĉinio sendos siajn vakcinojn al 38 evoluantaj landoj. Kaj krome, la ĉina registaro subtenas tion, ke ĉinaj entreprenoj faru kun siaj alilandaj partneroj kunlaboron esplori kaj produkti vakcinojn.

Ĉinio nepre plenumas tion, kion ĝi diris. Dozoj, unu post alia, senĉese estas transportitaj al aliaj landoj, kio elmontras la sinceron de Ĉinio al ĝiaj partneroj tra la mondo. Tiu punkto estas ricevitaj de pli kaj pli multaj landoj.

Laŭ neperfektaj donitaĵoj, ĝis nun, pli ol 40 landoj jam prezentis sian bezonon imposti ĉinajn vakcinojn. Gvidantoj el Indonezio, turkio, Sejŝeloj, Jordanio kaj aliaj akceptis la unuaj ĉinajn vakcinojn por esti injektitaj. Antaŭ nelonge, kiam la germana ĉefministro Merkel akceptis intervjuon, ŝi diris, ke en Serbio, kiu uzas ĉinajn vakcinojn, la vakcinado estas pli multe rapida, ol en la landoj de Eŭropa Unio.

En la Ter-vilaĝo, estas tute nature, ke la ĉinaj vakcinoj estas ŝatataj de ĉiam pli da landoj.

Malgranda vakcino, tamen granda respondeco. Fronte al la pandemio ankoraŭ furioziĝanta tra la mondo, Ĉinnio ne ĉesigos siajn paŝojn por batali kontraŭ la malsano. Ĉinio esperas, ke ĉiuj landoj, kiuj havas eblon, elpaŝos, por subteni la laboron de la Internacia Organizaĵo pri Sano kaj por helpi al evoluantaj landoj en aliro al vakcinoj.

Dividu