Prospera kaj stabila Xinjiang favoras landojn laŭlonge de Zono kaj Vojo

Selena Publikigita: 2021-02-09 14:36:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vicentiu Gheorghe, prezidanto de rumana Asocio CHINARO, diris lastatempe en sia artikolo, ke Xinjiang, kiu limtuŝiĝis kun ok landoj, estas vera fenestro de la ĉina okcidenta landparto al la ekstero. La geografia pozicio decidis ĝian gravan rolon en la iniciato Zono kaj Vojo.

Laŭ plej freŝa donitaĵo, ĝis januaro de 2021, la nombro de ĉina-eŭropaj trajnoj enirintaj aŭ elirintaj el la havenourbo Horgos de Xinjiang atingis 22, kaj la nombro de tiuj trajnoj trans Xinjiang superis 9600 dum 2020. Tiuj trajnoj ne nur transportis ĉinajn varojn, kiaj elektronikaj produktoj, vestaĵoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj al eŭropaj popoloj, sed ankaŭ venigis eŭropajn agrikulturaĵojn, drinkaĵojn, laktaĵojn kaj aliajn al Ĉinio, kio ludis gravan rolon por akceli vartransportadon, disvolvadon de loĝistika servo kaj diversecon de duflanka komerco inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj. Plej grave estas, ke tio akcelas ekonomian disvolviĝon de pluraj landoj kaj regionoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo kaj pliigas laborpostenojn al lokaj loĝantoj. Kelkaj malgrandaj urbetoj, kiujn homoj preskaŭ forgesis, reakiris oportunon.

Tamen en la lastaj jaroj, Xinjiang fariĝis celo de iuj politikistoj, precipe usonaj politikistoj. Ili ligas iujn onidirojn kun senpruva elpenso por kondamni Ĉinion rilate al ĝiaj rimedoj kontraŭ terorismo kaj ekstremismo, malgraŭ disvolvado de ekonomio, socio kaj etnaj aferoj en Xinjiang.

La tiel nomata “demando de Xinjiang” fabrikita de Usono damaĝis la iniciaton Zono kaj Vojo kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj, kaj fine alportas negativan influon al la ĉina-eŭropa komerco. Cetere tio estas vera malprofito al la du popoloj, precipe eŭropaj loĝantoj kun malalta enspezo. Stabileco de Xinjiang povas garantii normalan funkciadon de la ĉina-eŭropaj trajnoj kaj prosperon de duflanka ekonomia kreskado. Vicentiu Gheorghe opinias, ke kunlaboro sed ne antagonismo estas plej bona elekto de eŭropaj landoj, kiuj suferas de la epidemio, por trapasi la nunan krizon.

Dividu