Kiamaniere daŭros efiko “17 plus 1 faras pli ol 18”

Ĝoja Publikigita: 2021-02-10 15:24:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Por trakti senprecedencan defion necesas senprecedenca unuiĝo kaj kunlaboro de diversaj landoj", ĉina prezidanto Xi Jinping diris en la Pintkunveno de Ĉinio kaj Centr- kaj Orient-Eŭropaj Landoj (COEL) , kiu estis okazigita per videoligo marde, la 9-an de februaro. Xi prezidis la pintkunvenon, donis ĉefteman paroladon, faris kvar proponojn por disvolvi “kunlaboron de 17 plus 1” en la nova situacio kaj deklaris serion da gravaj rimedoj. Tio montras amikecon inter Ĉinio kaj la COEL por komune venki nunajn malfacilojn, ankaŭ klare indikas direkton de altigo de kvalito kaj altgradigo de duflanka praktika kunlaboro.


Kial "17 plus 1 faras pli ol 18" ? Xi resumis jenajn kvar spertojn:

- Decidi per konsiliĝo;

- Doni profitojn al ĉiuj kunlaboraj partneroj;

- Serĉi komunan disvolviĝon per malfermiteco kaj inkluziveco;

- Atingi pli grandan kreskon per novigado.


Kaj Xi faris proponojn en la subaj kvar flankoj:

- Rekte alfronti defiojn el la epidemio;

- Doni fokuson al interkonekto;

- Persisti en direkto de praktiko;

- Atenti verdan disvolviĝon.


Batali kontraŭ la epidemio estas la nuna plej urĝa tasko. Ĉiflanke reciproka helpo inter Ĉinio kaj la COEL profunde impresis la mondon. Nun Serbio ricevis milionon da dozoj da ĉina vakcino kaj fariĝis unu el la landoj, kie plej multaj loĝantoj estis vakcinataj en Eŭropo. Ankaŭ Hungario kunlaboras kun ĉinaj entreprenoj pri vakcino. Ĉefministro de Hungario Orbán Viktor esprimis sian sintenon dirante, ke Hungario volas ricevi ĉinan vakcinon. Kiel la ekonomio, kiu la unua realigis pozitivan kreskon de negativa stato, Ĉinio pro sia ekonomia reprosperiĝo, donis fidon al la COEL por ilia ekonomia reprosperiĝo, kaj metis bazon por profundigi la kunlaboron de "17 plus 1" en la epidemia epoko.
Printempo estas la plej bona tempo por fari la laboron de la jaro. 35 dokumentoj pri interregistara kunlaboro, 53 dokumentoj pri komerca kunlaboro kaj Pekina Aktivada Plano pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj la COEL, 2021, atestis abundajn fruktojn de la printempokomencan pintkunvenon, ankaŭ puŝis la "kunlaboron de 17 plus 1" al nova starpunkto.

Dividu